Encelado (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enkedalo)
Encelado
giganto en la helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Atena
Patro Urano
Patrino Geo
vdr

Enceladogreke Ἐγκέλαδος - estas, en la Helena mitologio, unu el la gigantoj, filo de Geo fekundita de la sango de Urano, kastrita de Krono.

Ateno vunde venkas Enceladon. Atika telero kun ruĝaj figuroj, ĉirkaŭ 525 a.K., muzeo Luvro (CA 3662)

Kiel la aliaj gigantoj, Encelado estis priskribita kun serpentoj anstataŭ kruroj, kvankam ĉi-tiu konvencio ne ĉiam estis observita en artaĵoj.

Dum la Gigantomakio, batalo inter la dioj kaj la gigantoj, Encelado estis vundita kaj venkita per la lanco de Atena, kaj li estis enfosita en Sicilio sub monto Etna. De tiam, en la erupcioj de tiu vulkano oni vidas la spiradon de la giganto, kaj la tertremoj estas rigardataj kiel liaj movoj.

En Grekio, tertermo estas ankoraŭ ofte kromnomata "Frapo de Encelado".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]