Enlil-nirari

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enlil-nirari inter la jaroj 1317 kaj 1307 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la asiria imperio.

[redakti] Regotempo

La armeo de Enlil-nirari venke batalis kontraŭ la soldataro de Kurigalzu la 2-a, reĝo de Babilonio. La ŝtontabula enskribo, kiu raportas pri la milito, tamen ĝis la nuntempo tiom forte disrompiĝis, ke ne eblas deĉifri pliajn detalojn. Laŭ kronologia listo de la reĝoj kaj de Asirio kaj de Babilonio dedukteblas, ke batalo inter la armeoj de Enlil-nirari kaj Kurigalzu en Sugaga borde de la rivero Tigriso, kiun laŭdire venkis la babilonianoj, kiuj konkeris la asirian armean kampadejon kaj malliberigis asiriajn oficirojn. Post tio difiniĝis limo inter ambaŭ regnoj, kiu kondukiĝis de la lando Subartu ĝis Karduniaŝ (Babilonio).

[redakti] Konstruaĵoj

La reganto Enlil-nirari restaŭrigis la eksteran muron de la asiria ĉefurbo Aŝuro inter la "metiista" Tabira-pordego kaj la "ŝafa" pordego.

Antaŭe: reĝo de Asirio Poste:
Aŝur-ubalit la 1-a Arik-den-ilu
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj