Enmigrado en Brazilon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La enmigrado en Brazilon rilatas kun la translokiĝo de homoj antaŭe loĝintaj en aliaj mondopartoj, plejparte en Eŭropo. Ekde kiam la portugaloj ekposedis Brazilon, ili komencis en la jaro 1500 loĝigi tie kondamnitojn. Proksimume 1550 loĝis pli malpli 30.000 portugaloj en Brazilo. Inter 1500 kaj 1650 envenis proksimume 580.000 portugaloj en Brazilon, kiujn sekvis denove proksimume 600.000 enmingrantoj dum la orimpetego en Minas-Ĝerajso de 1700 ĝis 1760.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la sudo de Brazilo la klimataj kaj geologiaj kondiĉoj estis tiaj, kiaj ebligis al eŭropanoj ekloĝi tie ĉi kaj praktiki terkulturadon per la metodoj kutimaj al ili.

Post la sendependiĝo de Brazilo en 1822 la politika estraro provis disvolvi la malmulte evoluintajn, mezvarmajn zonojn precipe en la sudo per ekloĝigo de eŭropaj kamparaj familioj. Tio samtempe celis militprotekti la sudon de Brazilo kontraŭ eventuala minacado fare de Argentino.

Inter 1872 kaj 1940 proksimume 5 milionoj da eŭropanoj ekloĝis en Brazilo. Enmigris en Brazilon ekde 1800 ĝis 1950:

La migrosaldo por 1.000 loĝantoj balanciĝis en 2014 je 0. Tio signifas, ke proksimume same multaj personoj enmigris kiel elmigris.[1]

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Enmigrado al Brazilo inter 1884-1893, 1924-1933 kaj 1945-1949
Fonto: Brazila Instituto por Geografio kaj Statistiko (IBGE)
 
Jardekumoj
Nacieco 1884-1893 1894-1903 1904-1913 1914-1923 1924-1933 1945-1949 1950-1954 1955-1959
Germanoj 22.778 6.698 33.859 29.339 61.723 5.188 12.204 4.633
Hispanoj 113.116 102.142 224.672 94.779 52.405 4.092 53.357 38.819
Italoj 510.533 537.784 196.521 86.320 70.177 15.312 59.785 31.263
Japanoj - 11.868 20.398 110.191 12 5.447 28.819
Portugaloj 170.621 155.542 384.672 201.252 233.650 26.268 123.082 96.811
Okcidentazianoj 96 7.124 45.803 20.400 20.400 N/A N/A N/A
Aliaj 66.524 42.820 109.222 51.493 164.586 29.552 84.851 47.599
Entute 883.668 852.110 1.006.617 503.981 717.223 80.424 338.726 247.944

Pri japanoj[redakti | redakti fonton]

Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro de Ooizumi, Japanio, parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]