Enmigrado en Kanadon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Suey Zee Lee, unua ĉinakanadino, kiu servis en la reĝa aviado de Kanado, ricevis la kanadan ŝtatanecon en 1947.

Enmigrado en Kanadon estas tradicia fakto. Kanado estas lando kun multkultura popolo, kies enmigradkvanto estas la plej alta en la mondo. Ĝi estas la dua cellando de enmigrado en la mondo post Usono.

Ĉirkaŭ 250.000 enmigrantoj alvenas al Kanado ĉiujare, kaj ĉirkaŭ 150.000 enmigrintoj iĝas ĉiujare kanadaj civitanoj. Kanado estas ankaŭ unu el la landoj, kiuj akceptas la plej altan nombron de refuĝintoj, plejparte el Haitio, Latinameriko, Somalio kaj de mezorientaj landoj, kiel Irako, Afganujo, Irano kaj Sauda Arabujo

Historio

Post la konkero la franca enmigrado estis malpermesita kaj oni kuraĝigis la enmigradon de usonaj lojalistoj. Komence de la 19-a jarcento la enmigrado estis administraciita de Londono, kiu venigis skotajn, irlandajn kaj britajn koloniistojn al Supra Kanado, Novskotio kaj la orientaj regionoj.

Fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento okazis koloniigo okcidenten: Otavo varbis koloniistojn el Ukrainujo, Germanujo kaj Italujo por koloniigi la provincojn de Manitobo, Saskaĉevano, Alberto kaj Brita Kolumbio. La leĝo pri ĉina enmigrado de la jaro 1885 limigis la enmigradon el Azio, tiu de 1923 tute malpermesis ĝin.

En la 20-a jarcento alvenis poloj, ĉinoj, judoj kaj grekoj al Montrealo, Toronto kaj Vankuvero. Tial bona parto de Brita Kolumbio nun estas ĉinlingva. Ekde la dua parto de la 20-a jarcento la plejmultaj enmigradoj devenas de Azio kaj lastatempe de Afriko kaj de la Mezoriento.

Politiko

Referencoj


Eksteraj ligiloj