Distrikto Ennepe-Ruhr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ennepe-Ruhr-Kreis)
Distrikto Ennepe-Ruhr
FlagoBlazono
rural district of North Rhine-Westphalia • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj [+]

LandoGermanio

Supermara alteco226 m ü. NHN [+]
ĈefurboSchwelm
- koordinatoj51° N, 7° O (mapo)51.357.3166666666667Koordinatoj: 51° N, 7° O (mapo)
Areo408,44 km² (40 844 ha) [+]

Loĝantaro324 296 [+]
Denseco793,99 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1-a de aŭgusto 1929
ĈefuloWilhelm Hansmann

Distrikto Ennepe-Ruhr (Tero)
Distrikto Ennepe-Ruhr (Tero)

Distrikto Ennepe-Ruhr (Germanio)
Distrikto Ennepe-Ruhr (Germanio)
DEC

Map
Distrikto Ennepe-Ruhr

Vikimedia Komunejo:  Ennepe-Ruhr-Kreis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
blazono Karte
blazono de la distrikto Ennepe-Ruhr situo de la distrikto Ennepe-Ruhr en Germanio
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
deviga regiona ligo: Vestfalio-Lipo
libervola regiona ligo: regiona ligo Ruhr
administra sidejo: Schwelm
areo: 408,44 km²
loĝantoj: 325 193 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
loĝodenso: 794 loĝantoj po km²
Aŭtokodo: EN, WIT
distrikta subdivido: 9 komunumoj
administreja adreso: Hauptstr. 92
58332 Schwelm
retpaĝo: www.enkreis.de
Mapo
situo de la distrikto Ennepe-Ruhr en Nordrejn-Vestfalio

La germana distrikto Ennepe-Ruhr situas meze de Nordrejn-Vestfalio kaj apartenas al la Ruhr-regiono. Ĝi estas membro en la regiona ligo Vestfalio-Lipo kaj en la regiona ligo Ruhr. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 325 193 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la distrikto jam priskribas ties plej gravajn geografiajn signojn – ĝi etendiĝas precipe laŭlonge de la valoj de la rivero Ruhr kaj Ennepe je la norda rando de la Rejnlanda Ardeza Montaro. La pejzaĝo kaj la strukturo de loĝado estas tre variaj. De la Glör-rivera akvobaraĵo sur la altaĵoj de la arbara regiono Sauerland (Breckerfeld) tra la valo de la rivereto Ennepe kun la stalaktita kaverno Kluterthöhle ĝis la Ruhr-valo inter Herdecke kaj Hattingen oni trapasas - malgraŭ la malgranda distrikta teritorio - tre variajn pejzaĝojn.

La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj, kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.

Administra subdivido[redakti | redakti fonton]

La distrikto Ennepe-Ruhr konsistas el naŭ komunumoj. Ĉiuj naŭ havas urban statuson.

urbo loĝantoj
Witten 95 897
Hattingen 54 637
Gevelsberg 31 097
Ennepetal 30 652
Schwelm 28 723
Wetter (Ruhr) 27 550
Sprockhövel 24 838
Herdecke 22 758
Breckerfeld 9041

stato: decembro 2022

Najbaraj distriktoj kaj urboj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Ennepe-Ruhr najbaras al la distriktoj Mark (Märkischer Kreis), Oberberg (Oberbergischer Kreis) kaj Mettmann, samkiel la eksterdistriktaj urboj Bochum, Dortmund, Hagen, Wuppertal kaj Essen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teritoria reformo[redakti | redakti fonton]

La distrikto Ennepe-Ruhr fondiĝis la 1-an de aŭgusto 1929 per unuigo de la tiama distrikto Schwelm kun tiuj partoj de la distriktoj Hattingen kaj Hagen, kiuj ne estis enkomunumigataj en la urboj Hagen kaj Bochum. Per juĝo de la konstitucia juĝejo en Münster la enkomunumigo de la komunumo Waldbauer en la urbon Hagen estis nuligata la 18-an de decembro 1970. Inter la jaroj 1970 kaj 1975 la distrikta teritorio ŝanĝiĝis dum la teritoriaj reformoj en Nordrejn-Vestfalio, precipe en la distrikton estis enigata la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Witten.

Evoluo de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

jaro loĝantoj
1990 349.412
2003 346.124
2004 344.824
2005 343.834

Blazono[redakti | redakti fonton]

Ora strio kun ruĝ-arĝenta ŝaktabula dezajno, supre kaj malsupre po unu blua ondotrabo.

La ŝakstrio simbolas la graflandon Mark, al kiu apartenis la distrikta teritorio dum la mezepoko; la ambaŭ ondostrioj simbolas la riverojn Ennepe kaj Ruhr, kiuj donas la nomon al la distrikto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La distrikton pasas la aŭtoŝoseoj A 1, A 43, A 44 kaj A 46. Escepte de Sprockhövel kaj Breckerfeld ĉiuj urboj havas konekton al la fervoja reto. La plej proksimaj longdistancaj stacidomoj estas Hagen, Wuppertal, Bochum, Dortmund kaj Essen.

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

En la distrikto jenaj gazetoj havas lokajn redakciojn: Westfalenpost (sudo kaj mezo), Westfälische Rundschau (ĉie), Westdeutsche Allgemeine Zeitung (Witten, Hattingen, Sprockhövel), Ruhr-Nachrichten (Witten) kaj Westdeutsche Zeitung (Sprockhövel). En ĉiuj urboj krome estas senpagaj gazetoj, kiuj financiĝas per reklamoj.

Radio[redakti | redakti fonton]

Radio EN estas la privata radiostudio por la distrikto. Ĝi elsendas de la sendostacio en Hagen ĉiutage 3-horan memfaritan programon, la kroman programon transprenas Radio NRW. La ŝtata radiokanalo WDR 2 kovras la distriktan teritorion per novaĵoj el la studio Dortmund.

Malfermaj kanaloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas civitana radio kun du radiostudioj en Gevelsberg kaj Witten.

Aliaĵoj[redakti | redakti fonton]

La aŭtokodo de la distrikto estas EN kaj WIT. Preskaŭ 190.000 aŭtoj estas registritaj en la distrikto. La statistiko pri akcidentoj de 2002 dokumentas, ke la distrikto EN estas la plej sekura de Nordrejn-Vestfalio.

En la ĝenerala lingvouzo oni ofte parolas pri 'Ennepetal', se oni volas diri distrikto Ennepe-Ruhr. Tio malĝustas, ĉar la distrikta ĉefurbo estas la urbo Schwelm, neniel Ennepetal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]