Ennetmoos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ennetmoos
Blazono de Ennetmoos
Rigardo de Stanserhorn: En la centro de la bildo Stansstaad. Ennetmoos videblas malsupre meze kaj maldekstre en la bildo.
--->
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 668397 / 201012 (mapo)46.9566666666678.3372222222222Koordinatoj: 46° 57′ N, 8° 20′ O; CH1903: 668397 / 201012 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2040
Areo 14,95 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 6372
Komunumkodo 1506
Mapo de Ennetmoos
vdr

Ennetmoos estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 2 040 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ennetmoos situas norde de la monto Stanserhorn sur la flotebenaĵo Drachenried, sekigita marĉo, ĉe la suda bordo de la Lago de Alpnach, flanka baseno de la Kvarkantona Lago, kiu estas ligita kun la ĉeflago nur per eta kolo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Ennetmoos mem la setlejoj St. Jakob, Rohren, Allweg, Grueb kaj Rotzloch (ĉe la bordo de la lago).

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ennetmoos limas en nordo al Stansstad, en oriento al Stans, en sudoriento al Dallenwil, en sudo al Kerns (OW), kaj en okcidento al Alpnach (OW).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Stans al Kerns, kiu cirkulas sur la kantona ĉefvojo inter tiuj du komunumoj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas en Stans en distanco de 2 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ennetmoos datiĝas el la jaro 13111315 kiel Ennetmooss. [1]

Arkeologiaj trovaĝoj pruvas, ke jam frue tra la loko pasis homoj (ŝtona hakilo el la 4-a jarmilo a.K.) kaj ke jam en la 2-a jarmilo a.K. en la kaverno Drachelnloch [Draka Truo] setlis homoj.

En la jaro 1483 la unuan fojon estis menciita la Kapelo Sankta Jakobo, kiu en la 16-a jarcento fariĝis pilgrima loko.

Ĉar Nidvaldo, kiel spiritaj gvidantoj kaj klanestroj timis la perdon de sia influo sub la nova Helveta Respubliko konstraŭstaris la Helvetan Revolucion kaj deklaris sanktan militon kontraŭ la nova demokrata ordo instalita kun helpo de Napoleono, kaj rifuzis ultimaton de la registaro en Araŭo, la 9-an de septembro 1798 en Allweg okazis la decida batalo inter la franca kaj helvetaj aremoj kun proksimume 10000 soldatoj unu-flanke kaj la nidvaldaj trupoj, subtenataj de grupoj el Urio kaj Ŝvico, kun entute nur proksimume 2000 soldatoj aliflanke. Malgraŭ kuraĝa lukto, kiu kaŭzis grandajn perdojn al la francaj atakantoj, la defendantoj estis senŝancaj kaj fine devis kapitualcii. La venkintoj poste rabbrulis la lokon kaj mortigis ankaŭ multajn virinojn kaj infanojn.

En Nidvaldo oni ankoraŭ hodiaŭ rememoras pri la herooj de la batalo, kiuj defendis laŭ la loka interpreto sian patrujon kontraŭ la francaj agresintoj. La tragikeco estis, ke efektive temis pri la lasta luko de feŭda reĝimo kontraŭ nova demokrata ordo. Dum jarcentoj la Svisa Ĵurkomunumo tenis la plej grandan parton de la loĝantaro de hodiaŭa Svislando sub servuteco. Tiuj homoj estis senrajtaj, kaj devis pagi tributojn al la feŭdaj senjoroj de la 13 malnovaj membroj de la Ĵurkomunumo.

Legendo pri Winkelried kaj la drako[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo la Kavaliro Strutano (Heinrich von Winkelried) mortigis en Ennetmoos drakon. Pri tiu evento atestas la drako en la blazono de Ennetmoos. Supozeble la prasidejo de la nobela familio Winkelried, kiuj verŝajne estis habsburgaj vasaloj, troviĝis ie en Enmetten. Tamen mankas aŭtentikaj historiaj dokumentoj, kiujn tion definitive pruvas. Same ne certas, ĉu la heroo Winkelried, kiu decidis la Batalon de Sempach por la Svisa Ĵurkomunumo estas ido de la drakomortigisto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]