Enola Gay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enola Gay dum la dua mondmilito

Enola Gay [enola ge:] estis B-29-bombaviadilo (Superfortress), kiu subĵetis la unuan atombombon super la japana urbo Hiroŝimo. la bombo portis la nomon Little Boy.

Enola Gay hodiaŭ

La aviadilo estis nomata laŭ patrino de kolonela piloto Paul Tibbets, kiu gvidis la aviadilon dum la bombfaligo.

La aviadilo nun vizitebla en ekspoziciejo de National Air and Space Museum en Vaŝingtono, proksime al flughaveno Dulles.

Ŝablono:LigoLeginda