Enpaĝigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enpaĝigo estas la laboro pri la grafika aspekto de presitaj dokumentoj, nome la dismeto en la paĝo de kompostitaj tekstoj, bildoj, ornamaĵoj kaj simile. Laborilo tiucela estas kreo de modelkoncepto, do detala videbligo de pensa bildo en presaĵo aŭ samsenca elektronika publikaĵo: Tiu videbligo donas al la kreanto kaj al la komisianto impreson pri la formo de la posta realigo kaj per tio servas kiel deviga decidobazo por la plua realigo. La enestaj tekstoj ne devas laŭi la postan originalon (povas esti sensenca plenigoteksto, kiu tamen donas realisman impreson pri la grafika rezulto).

Amplekso

Enpaĝigo ne koncernas nur unuopajn paĝojn. Ĝi pli grandas: tuta gazeto, tuta libro aŭ eĉ libroserio povas ricevi harmonian prezenton, kiun oni normigas per tianoma grafika regularo. Teknike grafikajn regularojn povas plenumi komputaj stilfolioj. Enpaĝigo ankaŭ pli etas: sperta tipografiisto subtile ĝustigas la interspacojn inter vortoj, inter literoj, tiel ke tuta tekstobloko havu la taŭgan pezon, la taŭgan grizon en la paĝo.

Aplikoj de modelkonceptoj

Pro la klarkonturaj formelementoj fiksitaj en la esprimo oni uzis tiun dum la lastaj jaroj ankaŭ por la specifa kompletaperaĵo de komunikaj produktoj, kiuj estas ripetataj resp. aktualigataj, ekz. revuoj, radioelsendoj, broŝuroj, retpaĝaroj. Oni modelkonceptas presaĵojn (libroj, bildoj, katalogoj, prospektoj ktp.), televidelsendojn aŭ retpaĝarojn. La preskriboj por tio povas varii kaj ofte dependas de la pokaza fako.

Grafikaj objektoj

Grafikaj objektoj de enpaĝigo estas ekzemple

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Ursula Rautenberg (eld.): Reclams Sachlexikon des Buches, Verlag Philipp Reclam jun. 2003
  • Gavin Ambrose, Paul Harris: Layout, Verlag Stiebner 2005
  • Wolfgang Domschke, Andreas Drexl: Logistik: Standorte, Verlag Oldenbourg 1996

Eksteraj ligiloj

greke typolexikon.de, rete legebla tipografia leksikono germanlingva