Enpanigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enpanigo (latine: impanatio) estas termino utiligita por priskribi la union de la korpo de Kristo kun la pano de la Eŭkaristio: la diaj atributoj de Kristo estus kundividitaj kun la Eŭkaristio tra lia korpo. Tiu vidpunkto trovas sian bazon sur la analogio kun la Hipostaza unio de Kristo: Dio farita karno en la persono de Jesuo Kristo certigus ke "Dio sin igas pano" en la Eŭkaristio.

Tion vidinte kiel herezon, la Katolika Eklezio, ĝin konsideras kiel la kunsubstancigon, sed tiu juĝo estas rifuzita ĉe la Luterana Eklezio: dum Lutero ne vidis neceson sin deklari pri la kunsubstancigo (la substanco de la korpo kaj de la sango ĉeestas kune kun la substanco de la pano kaj vino) aŭ pri enpanigo (Dio fariĝas laŭlitere pano), lia movado tendencis ĉiam pli al elekto de sia pozicio.

Fakte, ĉiam la evoluiĝo de la kristana penso monstras la reprezentado pri koncepto plurfoje; per la variado de la doktrinoj kaj de la sentemeco, la teorio de la enpanigo trapasis el la jeso de Johano de Damasko kaj de Alberto la Granda (kaj do ne kontraŭata ĉe membroj de la kristanaj komunumoj, orienta kaj okcidenta) al maljeso de la kondamno kiel herezo en la katolika kampo.[1]

Sankta Johano de Damasko, efektive, konfesis vidpunkton pri la eŭkaristia transformiĝo kiel "kvazaŭ enpanigo": "estas du ekzisto-manieroj de la korpo de Kristo. Kiel Spirito, Li malsupreniris Marian por alestigi la korpon de la dia enkarniĝanta Verbo, kaj kiel Spirito Li malsupreniras sur la panon kaj sur la vinon kaj ilin estigas al unusola korpo. Tiu eŭkaristia korpo diferencas el la glora korpo, ĉar la unua povas esti dispecigita kaj manĝata, dum la dua estas senŝanĝa, sed ambaŭ estas unu per la "hipostaza unio". Kiel oni vidas, temas pli pri komparoj kaj distingoj ol doktrinoj.

Inter la luteranoj, estos Andreo Osiandro la unua kiu simpatiis por enpanigo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enpanigo estas definitive kondamnita en la Kvara Laterana Koncilio.
  2. La teorio de enpanigo trovis apogon, kvankam ne pera, en la teorio pri Eŭkaristio de Berengaro de Tours laŭ kiu en la Eŭkaristio ĉeestas nur la pano kiu ĉi-kaze simbolas la karnon de Kristo: do ekzistas nur la pano kaj, eventuale, la spirita Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]