Enric Duran

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enric Duran estas kataluna kontraŭkapitalisma aktivulo[1] kaj membro de la kolektivo Temps de re-voltes (tempo de ribeloj)[2]. Je la 17-a de septembro 2008, li publike anoncis ke li ŝtelis al dekoj de hispanaj bankoj la kvanton de preskaŭ duon-miliono da eŭroj kiel parto de politika ago por denunci kion li nomas la predan kapitalisman sistemon kaj financi diversajn kontraŭkapitalismajn movadojn. Inter 2006 kaj 2008, Duran elprenis 68 entreprenajn kaj personajn pruntojn el 39 bankoj sen garantioj aŭ posedaĵoj.[3]

Duran publikigis artikolon kun la titolo Mi “ŝtelis” 492 000 eŭrojn al kiuj plej ŝtelis al ni por denunci ilin kaj konstrui iujn alternativojn por la socio,[4] klarigante per interreto ke li prenis serion da pruntoj el multaj hispanaj bankoj kaj anoncis la eldonon de la revuo Crisi (krizo) en la kataluna lingvo. Duran nomis sian agon unu el financaj civilaj malobeoj.'

[redakti] Notoj

  1. "Barcelona prepares for terrorist threats, anti-globalization protests at EU summit" (kotizo postulita), Associated Press, 13 marto 2002. Prenita je 2008-10-27.
  2. "Pedalea para decrecer y construir una sociedad más justa", Canal Solidario. Prenita je 2008-10-27.
  3. "Robin Bank, héroe juvenil", El Mundo, 12 oktobro 2008. Prenita je 2008-10-27.
  4. "I have “robbed” 492,000 euros to whom most rob us in order to denounce them and build some alternatives for the society", Crisis, 17 oktobro 2008. Prenita je 2008-10-27.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj