Enrico Berlinguer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Enrico Berlinguer

En funkcio:
1972 – 1984
Antaŭulo Luigi Longo
Sekvanto Alessandro Natta

Eŭropdeputito ĉe la komunista grupo
En funkcio:
1979 – 1984

Naskiĝo 25-a de majo 1922
en Flago de Italio Sassari, Italio
Morto 11-a de junio 1984
en Flago de Italio Padovo, Italio
Nacieco Italano
Politika partio Itala Komunista Partio
Edzo/ino Letizia Laurenti
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Enrico Berlinguer" Enrico Berlinguer  ([Enriko Berlingŭer], Sassari, 25-a de majo 1922Padovo, 11-a de junio 1984) estis itala politikisto. Li estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio ĝis 1984, kiam mortis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Enrico naskiĝis en Sassari dum 1922 kaj liaj gepatroj estis Mario Berlinguer kaj Maria Loriga. La familio permesis lin kreskadi en kultura medio multe evoluinta (la avo, kiu havas la saman nomon, estis fondanto de ĵurnalo La Nuova Sardegna kaj estis amiko de Garibaldi kaj de Mazzini) kaj profiti de lia familiaj kaj politikaj rilatoj, kiu influis tre multe liajn ideologiojn kaj lian politikan karieron. Li estis kuzo de Francesco Cossiga, kiu estis prezidanto de Italio - kaj ambaŭ estis rilataj al Antonio Segni, ankaŭ li prezidanto.

Dum 1943 Berlinguer aliĝis al Itala Komunista Partio (PCI) kaj fondis la sekcio de Sassari, diskonigante ĝin tia intense, ke iĝis atentulo de kvestorecoj. Dum januaro de 1944 la malsato igis la popolon prirabi la bakejojn de la urbo kaj Berlinguer estis erare akuzita ke li estis instiganto. Berlinguer estis arestita kaj detenita en malliberejo je tri monatoj, do li estis absolvita el akuzo kaj liberigita.

Kanzonoj pri Enrico Berlinguer[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]