Enrico Letta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrico LETTA
Enrico Letta en 2013
Enrico Letta en 2013
Persona informo
Enrico Letta
Naskonomo Enrico Letta
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1966
en Pizo, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italafrancaangla vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Pizo • Supera Lernejo Sankta Anno vd
Partio Demokrata Partio de 2007
antaŭ:
Itala kristan-demokrata partio
Itala Popola Partio
Demokratio estas Libereco - La Lekanto
Subskribo Enrico Letta
Familio
Patro Giorgio Letta vd
Edz(in)o Gianna Fregonara
Infanoj 3
Parencoj Gianni Letta • Giampaolo Letta vd
Profesio
Okupo politikisto • akademiulo • verkisto de nefikcio vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
En TTT Oficiala retejo vd
26-a ĉefministro de Italio
Dum 28-a de aprilo 2013
Vicprezidento Angelino Alfano
Antaŭulo Mario Monti
Itala Subŝtatsekretario pri la Ĉefministreco
Dum 17-a de majo 20068-a de majo 2008
Antaŭulo Gianni Letta
Sekvanto Gianni Letta
Itala Ministro pri Entrepreno, Komerco kaj Manlaborado
Dum 22-a de decembro 199911-a de junio 2001
Antaŭulo Pier Luigi Bersani
Sekvanto Antonio Marzano
Itala Ministro pri Eŭropaj Aferoj
Dum 21-a de oktobro 199822-a de decembro 1999
Antaŭulo Lamberto Dini
Sekvanto Patrizia Toia
Vicsekretario de Demokrata Partio
Dum 7-a de novembro 200820-a de aprilo 2013
Antaŭulo Dario Franceschini
Sekvanto neniu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Enrico LETTA (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1966) estas itala politikisto kaj ekde la 28-a de aprilo 2013 ĝis februaro 2014 la ĉefministro de Italio. Li ankaŭ estas la vicsekretario de la Demokrata Partio, kaj ano de la Ĉambro de Deputitoj. Li servis kiel Ministro pri Eŭropaj Aferoj de 1998 ĝis 1999 kaj Ministro pri Industrio de 1999 ĝis 2001.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sindevigo en la Demokrata Partio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la naskiĝo de la partio, li estis en maldekstraj kristanaj partioj, kiel la Lekanto. La Demokrata Partio naskiĝas en 2007, tiam, li kandidatiĝas sekretario kaj, por tio celo, li diris:

Citaĵo
 Vorrei fare in modo che il nuovo partito sia costruito un po' come l'enciclopedia Wikipedia, un po' come un quadro di Van Gogh. Come accade con Wikipedia, anche nel PD ognuno delle centinaia di migliaia di partecipanti deve portare il proprio contributo, le proprie competenze, che in certi campi sono di sicuro maggiori delle mie e di quelle dei leader del centrosinistra. E, come i quadri di Van Gogh, il nuovo partito deve avere tinte forti: un giallo che sia giallo, un blu che sia blu. 

Traduko:

Citaĵo
 Mi volus agi tiel ke la nova partio estas konstruita preskaŭ kiel la enciklopedio Vikipedio, preskaŭ kiel bildo de Van Gogh. Kiel ĝi okazas kun Vikipedio, ankaŭ en PD ĉiuj la centoj da miloj de partoprenantuloj devas doni sian kontribuon, siajn kompetentecojn, kiuj en kelkaj kampoj estas certe pli grandaj ol miaj kaj ol tiuj de centromaldekstraj estroj. Kaj, kiel la bildoj de Van Gogh, la nova partio devas avi fortajn kolorojn: flavo kiu estas flavo, bluo kiu estas bluo. 

Sed li ne iĝis sekretario, ĉar li obtenis nur la 11% de la voĉoj, kontraŭ la 13% de Rosy Bindi kaj la 76% de Walter Veltroni (elektita sekretario). En 2009 li eltenis kandidatecon de Pier Luigi Bersani kiel sekretario de la partio. Per la venko de Bersani, Enrico Letta la 7-a de novembro 2009 iĝis vicsekretario de la Demokrata Partio. En 2013, post la demisio de Bersani, ĉiu la sekretaria ofico demisiis, do ankaŭ Letta.

Itala Ĉefministro[redakti | redakti fonton]

La 24-a de aprilo 2013 li ricevis la oficon de ĉefministro el le prezidento de la Respubliko Giorgio Napolitano. Li akceptis ĝin, sed kun rezervorajto. Post rapidaj konsultadoj, la 27-a de aprilo 2013 li maltenis la rezervorajton kaj kreis la 62-a regado de la Itala Respubliko, en kiu estas 21 ministroj, de kiu 7 virinoj. La regado havas ministrojn de Demokrata Partio, Popolo de Libereco kaj Civitana Elekto. Lia regado estas la unua grandkoalicia registaro de itala respublika historio, ĉar li entenas elstarulojn de la du ĉefaj partioj, kiuj sin kontraŭstarigis antaŭ la balotoj. Specife, la ofico de Vicĉefministro estas konfidita al la politika sekretario de la Popolo de la Libereco, partio kontraŭa al Demokrata Partio, Angelino Alfano.

Antaŭe:Ĉefministro de ItalioPoste:
Mario Monti2013nun