Enrique Granados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Granados
Persona informo
Naskonomo Pantaleón Enrique Joaquín Granados Campiña
Naskiĝo 27-an de julio 1867 (1867-07-27)
en Ilerdo
Morto 24-an de marto 1916 (1916-03-24) (48-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortokialo drono
Lingvoj katalunahispanafranca
Loĝloko BarcelonoIlerdoSanta Cruz de TenerifeParizo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Conservatori Superior de Música del Liceu
Familio
Edz(in)o Amparo Gal Lloberas
Infanoj Eduard Granados Gal • Natalia Granados Gal • Soledad Granados Gal • Víctor Granados Gal • Paquito Granados Gal
Okupo
Okupo komponistopianisto
Verkoj Goyescas
Partitura
Dancoj Hispanaj
María del Carmen
Q3476609
vdr

Enrique GRANADOS (n. 27-an de julio 1867 en Ilerdo; m. 24-an de marto 1916 post torpedado de la pasaĝero-vaporŝipo Sussex en la Manika Markolo) estis hispana komponisto kaj pianisto.

Granados studis pianon ĉe Ricardo Viñas kaj kompozicion ĉe Felipe Pedrell, gvida hispana muzikteoriisto kaj komponisto siatempa. Tiu ĉi postulis renovigon de la hispana muziko el la spirito de la popolkulturo. Granados apartenas krom la aliaj du gravaj lernintoj de Pedrell, Isaac Albéniz kaj Manuel de Falla, al la gravaj novigantoj de la hispana muziko.

Granados fariĝis elstara kaj sukcesa pianisto. Li skribis ĉefe lidojn kaj pianokomponaĵojn. La graveco de liaj operoj, hispanaj operetoj kaj simfoniaj poemoj staras post tiu de lia pianomuziko. Inter ili la temperamentaj Danzas españolas, la Valses Poeticos, samkiel la poeziaj Goyescas (1911) elstaras. La pianociklo Goyescas, al kiu Granados estis inspirita per la bildoj de la pentristo Francisco de Goya (1746–1828) kaj kiun li dediĉis al sia edzino, priskribas la popolan vivon de la epoko de Goya. La Goyescas apartenas al la plej virtuozaj pianokomponaĵoj de Granados. Lia plej fama peco estas Quejas o la Maja y el Ruiseñor (eo: Plendokantoj aŭ la belulino kaj la najtingalo), el kiu devenas la melodio de la modkanto Bésame Mucho, poste farita de Consuelo Velázquez.

Multaj el liaj komponaĵoj ekzistas ankaŭ kiel transskribaĵoj por gitaro, kiuj apartenas al la normrepertuaro de gitaristoj. Elstaraj sonregistraĵoj de liaj verkoj por gitaro ekzistas i.a. de John Williams, Julian Bream, Pepe Romero, Andrés Segovia, David RussellManuel Barrueco. En 1901 Granados fondis en Barcelono Academia Granados poste Academia Marshall), kiun li direktis ĝis sia morto.

La Pariza opero donis al Granados komision komponi operon. Pro tio li komencis aliversii belegan pianociklon Goyescas. Post eksplodo de la unua mondmilito la Pariza Opero devis nuligi la komision. La novjorka Metropola Operejo, jam delonge interesita je peco de hispana komponisto, sekve de tio komisiis Granados, finfari la operon. Granados, kiu dum sia vivo ne ŝate kaj ofte vojaĝintis, veturis kune kun sia edzino kaj la kantistensemblo por la unua prezentado de la opero al Novjorko. Tie li travivis feliĉan tempon, estis festata kaj jubilata. Dum la hejmenvojaĝo, je la transveturado de Folkestone al Dieppe, la vaporŝipo Sussex estis torpedita de germana submarŝipo kaj sinkis. Granados ja unue povis esti savita, sed vidante sian edzinon senhelpe drivi en la maro, por malespera provo savi ŝin plonĝis reen en la akvon, en kiu ambaŭ dronis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]