Enrique Jardiel Poncela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enrique Jardiel Poncela (naskiĝis la 15-an de oktobro 1901 en Madrido, mortis la 18-an de februaro 1952) estis fama hispana verkisto kaj dramaturgo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Enrique Jardiel Agustín, ĵurnalisto, kaj de Marcelina Poncela Hontoria, pentristino. En 1905 li ekstudis en la Institución Libre de Enseñanza sed poste li plustudis ekde 1908 en la Sociedad Francesa (franca lernejo) de Madrido. Ofte li akompanis sian patron al la parlamentejo kie li ĉeestis multnombrajn politikajn debatojn. En 1912 li translokiĝis al religia mezlernejo de San Antonio Abad.

En 1919 li ekkunlaboris (per artikoloj kaj rakontoj) en diversaj ĵurnaloj: La Nueva Humanidad, La Correspondencia de España, Los Lunes de El Imparcial, kaj li dungiĝis en la redaktejo de La Acción en 1921 kaj en tiu de La Correspondencia de España venontjare. Tiujare li ekverkis en revuo Buen Humor, baza referenco por la nova hispana humorismo literatura.

Ekde 1923 li forlasis la ĵurnalisman agadon por dediĉi sin entute al la literaturo, dum li plue kunlaboris kun la revuo Buen Humor kaj publikigis du novelojn: El hombre a quien amó Alejandra (La viro kiun amis Aleksandra) kaj El infierno (La infero).

La 28an de majo de 1927 premieriĝis lia unua komedio en la teatro Lara de Madrido, Una noche de primavera sin sueño (Printempa nokto senreva), simbola de lia maniero fari teatron kaj humuron. Li sukcesis per romanoj kiel Amor se escribe sin hache (Amo skribiĝas sen ho, 1929), Espérame en Siberia, vida mía (Atendu min en Siberio, mia karulin’, 1929), ¿Pero hubo alguna vez once mil vírgenes? (Sed ĉu iam estis dekunu mil virgulinoj?, 1930) aŭ La tournée de Dios (1932).

En 1932 premieriĝis en Valencio lia komedio Usted tiene ojos de mujer fatal (Vi havas okulojn de fatala virino). Li translokiĝis al Hollywood, dungita de kompanio Fox, por labori en hispanlingvaj versioj de filmoj loĝante en Usono ĝis marto de 1933. Post reveno el Hollywood li premieris en Madrido Usted tiene ojos de mujer fatal. Li verkis la scenaron por la filmo Se ha fugado un preso (Skapis malliberulo), reĝisorita de Benito Perojo. En septembro de 1933 li veturis al Parizo, ankaŭ laŭ dungo de la Fox, al studioj Billancourt.

En 1934 aperis la unua volumo de lia teatro Tres comedias con un solo ensayo (Tri komedioj kun ununura provludo). Li premierigis Angelina o el honor de un brigadier, poste titolita Angelina o un drama en 1880. En julio li denove veturis al Hollywood, kie li restos ĝis marto de venonta jaro; dume li filmis kinan version de Angelina o el honor de un brigadier.

Dum 1935 kaj 1936 li premierigis komediojn Un adulterio decente (Deca adulto), Las cinco advertencias de Satanás (La kvin avertoj satanaj) kaj Morirse es un error (Mortiĝi estas eraro), titolota post la intercivitana milito, Cuatro corazones con freno y marcha atrás (Kvar koroj kun bremso kaj reena marŝado). Kiam ekis la milito, li estis arestita la 16a de aŭgusto kaj liberigita malmultajn tagojn poste. En 1937 li sukcesis eliri el Hispanio kaj elmigras unue al Francio kaj poste al Argentinio, kie li laboris por kino kaj radio. En 1938 li revenis el Argentinio al Hispanio tra Portugalio, kaj instaliĝis en San Sebastián ĝis la fino de la milito.

Post la fino de la milito, en 1939 li revenis al Madrido, kie la 16an de junio li repremieris opereton Carlo Monte en Monte Carlo; la 21an de oktobro, la komedion Un marido de ida y vuelta (Edzo por iro kaj reveno), kaj realigas filmon: Mauricio, o una víctima del vicio. Lia kreativeblo estas grandega kaj tiele, dediĉita al la teatro, komence da la 40aj jaroj premieris grandan kvanton da verkoj: Eloísa está debajo de un almendro (E. estas sub amigdalarbo) en 1940, konsiderita lia majstroverko; El amor sólo dura 2.000 metros (Amo daŭras nur dumil metrojn), Los ladrones somos gente honrada (Ni ŝtelistoj estas honestuloj) kaj Madre (el drama padre) (Patrin’ -la patra dram’-) en 1941. Es peligroso asomarse al exterior (Danĝeras montriĝi eksteren) kaj Los habitantes de la casa deshabitada (La loĝantoj de la senloĝa hejmo) en 1942. Blanca por fuera y Rosa por dentro (Blanka ekstere kaj Roza ene), Las siete vidas del gato (La sep vivoj de la kato), A las seis en la esquina del bulevar (Je la sesa en stratangulo de la bulvardo) en 1943, jaro kiam aperis la kina versio de Eloísa está debajo de un almendro, reĝisorita de Rafael Gil.

Post la Intercivitana Milito veturis tra Hispanameriko en 1944, kies malsukceso rilatas, laŭ rakonto de Fernando Fernán Gómez en ties libro de memoroj El tiempo amarillo (La flava tempo), la akrajn atakojn kontraŭ "la malica loĝantaro de la marksisma Madrido" publikitaj de Jardiel dum la konflikto; inter la publiko estis ekziliitoj kiuj klopodis malsukcesi liajn premierojn. Tiu malsukceso malriĉigis kaj malsanigis lin. Post la premiero en 1945 de Tú y y yo somos tres (Vi kaj mi estas tri) ne sukcesis plu. Tamen li plue verkis senripoze: El pañuelo de la dama errante (La koltuko de la vaganta damo) kaj El amor del gato y del perro (La amo de la kato kaj la hundo) en 1945, jaro kiam li premieris filmon reĝisorita de Alejandro Ulloa bazita en la komedio Es peligroso asomarse al exterior. Agua, aceite y gasolina (Akvo, oleo kaj benzino) kaj El sexo débil ha hecho gimnasia (La malforta sekso gimnastikis) en 1946. Tiun jaron la Alta Konsilantaro pri Teatro donis al li la Nacian Premion de Teatro.

Sed la morto de lia patro en 1944, la malsukceso de la amerika veturado kaj ama seniluziigo suferigis la aŭtoron. Lia sano malboniĝis, li suferis de kancero, ĉi tio influis lian verkolaboron. Tiele, post 1946 li apenaŭ premieris du komediojn (Como mejor están las rubias es con patatas (Plej bone blondulinoj estas kun terpomoj) en 1947, Los tigres escondidos en la alcoba (la tigroj kaŝitaj en la dormoĉambro) en 1949). Li publikigis artikolojn, kolektojn kaj prelegis, ĝis lia morto la 18an de februaro de 1952 je frua aĝo de 51.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La kritikistaro ne entuziasmiĝis dekomence pri liaj komedioj, ĉar la humuro de Jardiel vundis mildajn korojn kaj estis tro ampleksa; lia publiko ne ĉiam komprenis lin. La intencaro de Jardiel klopodis rompi la tradiciajn manierojn de komika teatro.

La noveco de Jardiel ecas pro:

  • Ĉeno de neverŝajnaj situacioj.
  • Rigora ekvilibro de komikeco en lingvo.
  • Humorismo de intelektula stilo.

Lia originaleco ne baziĝas tiom sur la elektitaj temoj kiom sur la kreado de groteskaj, ridindaj aŭ neverŝajnaj situacioj. Tion atingas per ironio, vigla kaj konfuziga dialogo, surprizoj aŭ miksigante supraĵojn kun vulgaraĵoj. Sed sub triko aŭ pli absurda situacio troviĝas akra kaj amara kritiko kontraŭ la socio. Ekzemple Angelina o el honor de un brigadier (1934), estus satiro de la sentimentaleco kaj y postromantismo de fino de la 19a jarcento aŭ Madre (el drama padre), kritiko kontraŭ la naturalisma teatro.

En lia plej konata verko Eloísa estas sub amigdalarbo, neverŝajneco baziĝas sur la fakto, ke ĉio ŝajnas krimo okazinta en kampardomo: murdita Eloísa estus enterigita sub amigdalarbo. Tamen je la fino oni malkaŝas, ke Eloísa vere estis nur katino kiu mortiĝis. Do, krima komedio iĝas banalaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]