Enrique Legrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Legrand
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1860 (1860-11-30)
Morto 23-an de oktobro 1939 (1939-10-23) (78-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Urugvajo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Enrique LEGRAND, nomata ankaŭ Henri Legrand (naskiĝis en 1861, mortis la 23-an de oktobro 1936 en Montevideo[1]) estis urugvaja sciencisto, inventisto, esperantisto. Li tradukis al Esperanto plurajn verkojn de la monda literaturo:

Legrand estis plurfoje prezidanto de Urugvaja Esperanto-Societo (UES). Dum la Internacia Radio-Kongreso en Parizo en 1925 li pledis por la uzo de Esperanto.

Li okupiĝis pri termezurado kaj astronomio. Inter liaj verkoj estas

  • Divagaciones filosóficas (1906)
  • Sommations par une formule d'Euler (de l'usage qu'on peut en faire pour résoudre de nombreux problèmes). Sumaciones por una formula de Eulero (su applicabilidad en la resolución de numerosos problemas). (dulingva teksto matematika, ĉ. 1912)

En 1996 Urugvajo eldonis poŝtmarkon pri li, kiuj malĝuste indikis 1939 kiel mortojaron.

Avenuo en Montevideo portas lian nomon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La morto forprenis el nia mezo du konatajn sudamerikajn samideanojn. Enrique Legrand kaj Enrique Munoz †. En Esperanto Triumfonta n-ro 11 (906), 22-a de decembro 1936, paĝo 2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]