Ensorĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Magiistino Alcina ensorĉe beligas sin mem (en Orlando Furioso).

Ensorĉo estas, aktive, konsiderita, koncentrado de deziroj kaj de vola energio en la direkto de preciza celo por provoki aliigon – kio estus la pasiva rezulto – de la natura aktiveco de la aĵoj aŭ de la volo de personoj.[1].

Preskaŭ ĉiu magia tradicio – kaj foje ankaŭ anoj de klasikaj religioj – profitas de tiu arto por kontentigi sian deziron akiri por si aŭ por siaj amikoj fortunon kaj sukcesojn, sed foje ankaŭ por kontentigi sian deziron de venĝo. [2]

Foje oni similigas al la ensorĉa arto komunajn gestojn aŭ ritojn kun la preciza celo plifortigi siajn dezirojn por ke tiu ĉi realiĝu.

La ensorĉo povas estis vehiklita per vortoj - aparte per kantoj kaj kantilenoj kiel videblas en la latina etimologio incantum el incantare - aŭ per instrumentoj destinitaj al tiu celo, kiel magiaj sigeliloj, pentagramo, amuletoj, talismanoj, herboj, planoj, oleoj, incensoj, ritoj ktp, kun, foje, la apogo de alvokoj al diaĵoj aŭ spiritaj estaĵoj, aŭ ankaŭ elvokadoj (de mortintoj kaj spiritoj).

Per ensorĉoj nutriĝas abunde la fabeloj kaj la literaturoj de ĉiu epoko, aparte tiu klasika.[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. Delaurenti, La puissance des mots. Virtus verborum. Débats doctrinaŭ sur le pouvoir des incantations au Moyen Âge, Paris, Le Cerf, 2007.
  • [3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Itallingva Dizionario Garzanti 1998.
  2. Kiam ensorĉo transiras al magio, ĝi, vidpunkte de la kristana kaj islama kaj juda moraloj, ricevas la kondamnon laŭ la kriterioj validaj por la magio. La motivo kuŝas en la fakto ke magiisto kaj partoprenantoj en la ceremonio supozas ke ekzistas fortoj kapablaj kondiĉi Dion mem, kzazaŭ estus pluraj dioj.[1]; [2]
  3. Oni vidu ĉe Odiseado de Homero, la itala Orlando Furioso, hispana Kiĥoto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]