Enspiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enspirado)
Ikso-radia filmeto de ino de Misisipa aligatoro dum spirado. Enspiro okazas kiam pleniĝas la pulmosako.

Enspiro (ankaŭ konata kiel inspiro) estas la fluo de aero en organismon. Ĝi estas vivprocezo por ĉiu homa vivo. En homoj ĝi estas la movado de aero de la ekstera medio, tra la aervojoj, kaj en la alveolojn.

Enspiro komenciĝas kun la kuntiriĝo de la muskoloj alkroĉitaj al la torako; tio kaŭzas vastiĝon en la torakkavaĵo. Tiam okazas la komenco de kuntiriĝo de la diafragmo, kiu rezultigas vastiĝon de la intrapleŭra spaco kaj pliiĝo en negativa premo laŭ la Leĝo de Boyle. Tiu negativa premo generas aerfluon pro la premdiferenco inter la atmosfero kaj alveoloj. Aero eniras, pumpante la pulmon tra aŭ la nazo aŭ la buŝo en la faringon (gorĝo) kaj trakeon antaŭ enirado en la alveoloj.

Aliaj muskoloj kiuj povas esti implikitaj en enspiro inkludas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]