Entempligo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 6 Dec. 2011.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
(Ticiano, 1534—1538)
En la tradicia (ortodoksa, katolika) kristanismo la Entempligo de la sanktega Virgulino estas dipatrina festo (unu el la dekduopaj festoj) per kiu la Eklezio rememoras enkondukon de la sanktega virgulino Mario en la Templon (je la aĝo 3 jaroj) por edukado ĉe la Templo, kie ŝi loĝis ĝis la fianĉinigo al sankta Jozefo.
La festo okazas je la 21-a de novembro (laŭ la respektivaj kalendaroj julia aŭ gregoria) — krom en la kopta eklezio, kiu festas la Entempligon je la 29-a de de novembro.

