Enterokokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Enterokokoj Enterococcus

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Firmicutes
Klaso: Bacilli
Ordo: Laktobacilaloj Lactobacillales
Familio: Enterococcaceae
Genro: Enterokokoj Enterococcus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Enterokokoj - latine singulara genra nomo enterococcus, el la du malnovgrekaj vorteroj ἔντερον, énteron, ‚intesto‘ kaj κόκκος, kókkos ‚kerno‘, ‚grajno‘ - estas gram-pozitivaj bakterioj, kiuj apartenas al la biologia ordo de laktobacilaloj kaj fakte estas streptokokoj de serologia grupo D, kiuj tamen grupiĝas en aparta biologiaj familio (enterococcaceae) kaj genro. Ili troveblas en la korpoj de homoj kaj de aliaj mamuloj, de lakto kaj laktoproduktoj, kaj foje en kolbasoj de kruda viando. Ili estas globoformaj ka jprefere grupiĝas en paroj aŭ en mallongaj ĉenoj.

El la proksimume 25 konataj enterokokaj specioj, en homoj kaj aliaj mamuloj aparte la specioj enterococcus faecium kaj enterococcus faecalis havas digeste helpan signifon.

En nutraĵoj enterokokoj havas gravan orlon en fermentaj kaj maturigaj procesoj. Ili kontribuas al la karakteriza kaj dezirata gusto de aparte formaĝaj nutraĵoj, ekzemple de bubalolakta mocarelo (Mozzarella), kamemberto (Camembert) kaj de kaprolaktaj fromaĝoj.