Entlebuch (distrikto)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Entlebuch
Blazono de la distrikto Entlebuch
Kamparana domo en la regiono Entlebuch
Mapo de la distrikto Entlebuch
Kantono Lucerno
Ĉefloko Schüpfheim
Koordinatoj  46°56′N 8°0′O  /  46.933°N, 8°O / 46.933; 8 (Entlebuch (distrikto))Koordinatoj: 46°56′N 8°0′O  /  46.933°N, 8°O / 46.933; 8 (Entlebuch (distrikto))
Nombro de enloĝantoj 18319(2007-12-31)
Areo 410,13 km²
Loĝantardenseco 44,67 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0301


La distrikto Entlebuch estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 18319 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Schüpfheim.

Enhavo

Geografio[redakti]

La distrikto Entlebuch situas en sudokcidento de Kantono Lucerno, sude de la monto Napf. La distrikto pli-malpli kongruas kun la fontoregiono de la riveroj Eta Emme kaj Ilfis.

Najbaraj distriktoj[redakti]

La distrikto Entlebuch limas en nordo al la distrikto Willisau kaj la distrikto Sursee, en nordoriento al la distrikto Lucerno, en oriento al la Kantono Obvaldo, kiu formas unu solan distrikton, en sudo al la distrikto Interlaken (Kantono Berno), kaj en okcidento al la distrikto Signau (Kantono Berno).

Biosfero-rezervejo de UNESKO[redakti]

Ek de la jaro 2000 la regiono Entlebuch estas la unua biosfera rezervejo de UNESKO laŭ la strategio de Sevilo. Al la UNESKO-Biosfero Entlebuch apartenas ok de la naŭkomunumoj de la distrikto Entlebuch, nome Doppleschwand, Entlebuch, Escholzmatt, Flühli, Hasle, Marbach, Romoos kaj Schüpfheim.

Historio[redakti]

En mezepoko la regiono Entlebuch apartenis al la Senjoroj de Wohlhusen, kiuj vendis ĝin proksimume en la jaro 1300 al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis la voktejon en la jaro 1350 al Peter von Thorberg. Ĉar tiu provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis ribeladon kontraŭ Lucerno en la jaro 1434, tiam en 1513 okaze de la tiel nomita Cepa Milito kaj denove en 1653 dum la Kamparana Milito. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 el la antaŭa voktejo Entlebuch fariĝis la distrikto Schüpfheim, kiu tiam en la jaro 1803 fariĝis la aktuala distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno.

Listo de la komunumoj en la distrikto Entlebuch[redakti]

La distrikto Entlebuch konsistas el 9 komunumoj (stato 2009). Jen la aktuala listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dez. 2007)
Areo
en km²
Komunumkodo
Doppleschwand Doppleschwand 717 6.95 1001
Entlebuch Entlebuch 3307 56.90 1002
Escholzmatt Escholzmatt 3153 61.29 1003
Flühli Flühli 1855 108.24 1004
Hasle Hasle 1688 40.33 1005
Marbach Marbach 1214 45.10 1006
Romoos Romoos 729 37.24 1007
Schüpfheim Schüpfheim 3757 38.37 1008
Werthenstein Werthenstein 1920 15.80 1009
Totale (9) 18'319 410.13 0301

Eksteraj ligiloj[redakti]


Distrikto Entlebuch
Entlebuch-blazono.png
Waldemmental Juli2007.jpg
Doppleschwand - Entlebuch - Escholzmatt - Flühli - Hasle - Marbach - Romoos - Schüpfheim - Werthenstein