Intonacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Entonigo)

Per intonacioentonigo, oni nomas la fajnagordon de laŭteco kaj sonkoloro de unuopaj tonoj, ĉu ĉe muzikiloj, dum kantado aŭ por lingvoj. Intonacio en parolado estas vidita kiel formo de korpa lingvo. Ni parolas ankaŭ pri voĉlingvo aŭ paralinga fonetiko.

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

En la lingvistiko (fonetiko) intonacio estas frazmelodioparolmelodio[1], kaŭzata de la variado de la voĉa tonalto ene de vorto (vortmelodio), frazo (frazmelodio) aŭ parolado en lingvo kiu ne estas tonlingvo (en la signifo de parolmelodio). Tonlingvoj kiel la ĉina aŭ la taja uzas intonacion kaj tonojn por distingi inter vortoj. Ĉiuj parolataj lingvoj uzas intonacion en pragmata maniero. Ekzemple, ĝi povas esti uzata por emfazo, por indiki surprizon aŭ ironion, aŭ por starigi demandon.

Funkcio de intonacio ĉe lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu lingvo havas sian propran tute specialan sonon. Tial iuj lingvoj kiel ekzemple la italaangla havas la imagon esti muzikaj lingvoj. Iuj lingvoj uzas intonacion sintakse, ekzemple por esprimi surprizon aŭ ironion kaj por distingi demandajn kaj respondajn frazojn. Ĉi tiuj lingvoj inkluzivas ekzemple la anglan aŭ la germanan („Ach, wirklich?“ = Ho, ĉu vere?). En aliaj lingvoj, ŝanĝi de tonalto ŝanĝas la signifon de individuaj vortoj aŭ frazoj.

Lingvoj en kiuj silaboj diferenciĝas laŭ tonalto estas nomataj tonlingvoj.

Lingvoj kun dinamika, melodia akĉento kiel la sveda, la serbokroata okupas mezan pozicion inter tonlingvoj kaj akcentlingvoj[2]. En kelkaj lingvoj, kiel la okcidentafrikaj lingvoj kiel la tvia kaj la edoa, tonalto havas gramatikan prefere ol leksikan funkcion. En ĉi tiuj lingvoj, altaj kaj malaltaj tonoj indikas diferencojn en gramatika tempo.

Kantado[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kantado samkiel ĉe arĉ- kaj blovinstrumentoj la nocio rilatas precipe al la ekzakteco de la tonalto dum la muzikado, ĉar tiu ĉi estas ŝanĝebla kaj iliaj ekzakteco estas tasko de la interpretisto. La sonkoloro kaj la tonaltoj de diversaj tonoj estas individue reguligitaj. La konstruita lingvo solresolo, kutime estas nomata ”muzika lingvo”.

Klavariloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ĉio je klavariloj, por kiuj por ĉiu tono ekzistas aparta tongenerilo (kutime kordojfajfiloj), intonacio signifas ĉefe la asimiladon de laŭteco kaj sonkoloro de la tongeneriloj unu kun la aliaj. Tio ĉi fariĝas per korektadoj ĉe la tongenerilo aŭ ĉe la al tiu apartena mekaniko k.e. la martelo ĉe la piano. La intonacio tiam estas tasko de la instrumentkonstruisto. Kutime instrumento estas unufoje intonaciita. Speciale elspeziga estas la intonacio de orgeno, ĉar jen ĉiu fajfilo devas esti intonaciata unuope. Ĉe gitaroj oni nomas la gradon de agorditeco de la tonaltoj ankaŭ kiel fretpureco lige kun la oktavpureco.

Muzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe muzikaĵo intonacio povas ankaŭ signifi mallongan enkondukon de muzikaĵo, ekzemple ĉe gregoriaj ĉantoj ĝi estas enkonduko realigata de la kantoro aŭ ankaŭ mallonga orgenpreludo antaŭ ĥoralo, vd. liturgia orgenludado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lingva diverseco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(de) Deutsche Rhetorik: „Sprachmelodie“ (de kaj kun Sonja „SONNI“ Hubmann), YouTube

(eo) Vikimedia Lingva Diverseco

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Kiam ni parolas pri parolmelodio, germane Sprachmelodie (lingvomelodio) la fokuso estas je la intonacio kiel lingva propraĵo.
  2. Akcentlingvoj uzas kaj tonajn kaj netonajn silabojn. En tonaj akcentlingvoj (nekonvenaj tonlingvoj) vortoj (aŭ morfemoj) diferenciĝas per malsamaj specoj de akcento, sed la emfazo ne estas (aŭ ne nur) realigita per prema akcento, sed per malsama tonalto aŭ malsama, tona progresado.