Entutotranĉita 4-hiperkubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Entutotranĉita 16-ĉelo)
Entutotranĉita 4-hiperkubo
Plia nomo Entutotranĉita 16-ĉelo
Bildo
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita kubokedro kun senpintigitaj okedraj ĉeloj montritaj
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Nememspegulsimetria skalena kvaredro
Simbolo de Schläfli t0,1,2,3{3,3,4}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)4(o)3(o)3(o)
Verticoj 384
Lateroj 768
Edroj 288 kvadratoj {4}
128 seslateroj {6}
48 oklateroj {8}
Ĉeloj 8 senpintigitaj kubokedroj (4.6.8)
16 senpintigitaj okedroj (4.6.6)
24 oklateraj prismoj (4.4.8)
32 seslateraj prismoj (4.4.6)
Geometria simetria grupo [3,3,4]
Propraĵoj Konveksa
vdr

En geometrio, la entutotranĉita 4-hiperkuboentutotranĉita 16-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula 4-hiperkubo aŭ per entutotranĉo de la regula 16-ĉelo.

Ĝi estas barita per 80 ĉeloj: 8 senpintigitaj kubokedroj, 16 senpintigitaj okedroj, 24 oklateraj prismoj kaj 32 seslateraj prismoj.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La entutotranĉita 4-hiperkubo povas esti konstruita de la rektigitotranĉita 4-hiperkubo per radiusa movo de la senpintigitaj kubokedroj tiel ke oklateraj prismoj povas esti enigitaj inter iliaj oklateraj edroj. Kiel rezulto, la triangulaj prismoj elvolviĝas en seslaterajn prismojn, kaj la senpintigitaj kvaredroj elvolviĝas en senpintigitajn okedrojn.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La senpintigitaj kubokedroj estas kunigitaj al la oklateraj prismoj tra iliaj oklateraj edroj, al la senpintigitaj okedroj tra iliaj seslateraj edroj, kaj la seslateraj prismoj tra iliaj kvadrataj edroj. La oklateraj prismoj estas kunigitaj al la seslateraj prismoj kaj al la senpintigitaj okedroj tra iliaj kvadrataj edroj. La seslateraj prismoj estas kunigitaj al la senpintigitaj okedroj tra iliaj seslateraj edroj.

Projekcioj[redakti | redakti fonton]

En la granda-rombokub-okedro-unua paralela projekcio de la entutotranĉita 4-hiperkubo en 3 dimensiojn, la bildoj de ĝiaj ĉeloj estas sekvaj:

  • La projekcia koverto estas en la formo de ne-uniforma senpintigita kubokedro.
  • Du el la senpintigitaj kubokedroj projekciiĝas al la centro de la projekcia koverto.
  • La ceteraj 6 senpintigitaj kubokedroj projekciiĝas al la neregulaj oklateraj edroj de la koverto. Ĉi tiuj estas koneksaj al la centra senpintigita kubokedro tra 6 oklateraj prismoj, kiu estas la bildoj de la oklateraj prismaj ĉeloj, po du al ĉiu bildo.
  • La 8 seslateraj edroj de la koverto estas la bildoj de 8 el la seslateraj prismoj.
  • La ceteraj seslateraj prismoj estas projekciitaj al 12 neregulaj seslateraj prismaj bildoj situantaj kie la kubaj lateroj devus esti. Ĉiu bildo respektivas al du ĉeloj.
  • Fine, la 8 volumenoj inter la seslateraj edroj de la projekcia koverto kaj la seslateraj edroj de la centra senpintigita kubokedro estas la bildoj de la 16 senpintigitaj okedroj, po du ĉeloj al ĉiu bildo.

Ĉi tiu aranĝo de ĉeloj en projekcio estas simila al tiu de la edroverticotranĉita 16-ĉelo, kiu estas analoga al la aranĝo de edroj en la oklatero-unua projekcio de la senpintigita kubokedro en 2 dimensiojn. Tial, la entutotranĉita 4-hiperkubo povas esti konsiderata kiel alia analoga de la senpintigita kubokedro en 4 dimensioj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Rektlinia sfera projekcio centrita je senpintigita kubokedro Rektlinia sfera projekcio centrita je senpintigita okedro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]