Enver Hoĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enver Hoĝa
Persona informo
Enver Halil Hoxha
Naskiĝo 16-an de oktobro 1908 (1908-10-16)
en Gjirokastër
Morto 11-an de aprilo 1985 (1985-04-11) (76-jaraĝa)
en Tirano
Mortis per ventricular fibrillation vd
Religio ateismo vd
Lingvoj albanaanglaitalarusaserbafranca vd
Ŝtataneco Albanio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) • Universitato de MontpellierInstituto Marx–Engels–Lenin • Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato • Universitato Libera de Bruselo • Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj • Albanian National Lyceum vd
Partio Franca Komunista Partio • Komunista Partio de Belgio • Laborpartio de Albanio vd
Subskribo Enver Hoĝa
Familio
Edz(in)o Nexhmije Hoxha vd
Infanoj Ilir Hoxha vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Enver Hoĝa (albane Enver Hoxha, pron. enver hoĝa, IPA : ɛnvɛɾ hɔʤa, naskiĝis la 16-an de oktobro 1908 en Gjirokastër, mortis la 11-an de aprilo 1985 en Tirano) estis la unua sekretario de Albana Laborista Partio kaj ekde la Dua Mondmilito ĝis sia morto gvidanto de la lando.

La tirano albana sur poŝtmarko de 1968

En 1930 li ekstudis en la universitato de Montpellier (Francio), kie li studis kontraŭ ŝtata stipendio, sed baldaŭ li estis eksigita pro nesukcesa studo. Inter 1934 kaj 1936 Hoĝa estis sekretario ĉe la ambasadejo de Albanio en Bruselo, samtempe li studis tie juron. En 1936 li revenis al sia lando kaj instruis la francan.

En 1939 Hoĝa perdis sian instruistan postenon, ĉar post anekso de Albanio fare de Italio li ne konsentis aliĝi al la Albana faŝista partio. Li malfermis tabakvendejon en Tirano, kiu baldaŭ iĝis renkontiĝejo por komunista grupo. Helpe de jugoslaviaj komunistoj novembre de la jaro 1941 Enver Hoĝa fondis kaj ekestris la Komunistan Partion de Albanio (pli poste ĝi ŝanĝis sian nomon al Albana Labora Partio) kaj ankaŭ la kontraŭstaran movadon (Nacia Liberiga Armeo), kiu venis al potenco novembre de 1944.

Diktatoro[redakti | redakti fonton]

Hoĝa estis eble la plej sovaĝa diktatoro komunisma en la orienta Eŭropo. Sub lia regado trafis la landon kun apenaŭ pli ol miliono da loĝantoj en 1944 amasaj ekzekutoj (ĝis 6000), politikaj enprizonigoj (ĝis 1945: 10 000), koncentrejoj, devigaj laborejoj, deportejoj kaj internigejoj, kie ĝis 1991 suferis centmiloj da albanoj. Lernejoj, preĝejoj, kazernoj, fabrikoj, stadionoj kaj privataj domoj transformiĝis en prizonojn, ĉar ne sufiĉis jam ekzistantaj.[1]Enver Hoĝa estas fondulo de la hoĝaismo (marksismo-antirevizionismo), daŭrigo de la stalinismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato 2008/1, p. 9.