Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 (EPBC Act, Mediprotekta kaj Biodiverseca Konservada Traktato 1999) estas leĝo el la Parlamento de Aŭstralio kiu havigas juran kadron por protektado de la aŭstralia medio, inklude ties biodiverseco kaj ties nature kaj kulturale gravaj lokoj. Proklamita la 17an de julio 2000, ĝi starigas gamon de procezoj por helpi la protekton kaj apogi la rekuperon de minacataj specioj kaj de ekologiaj komunumoj, kaj konservon de gravaj lokoj el malpliiĝo. Ĝi malpermesas ekzemple la komercan rikoltadon de naturaj floroj. Sekvoj povas gami el riparado de la farita damaĝo al monpunoj.