Eobanus Hessus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ksilografia porteto de Eobanus Hessus, fare de Albrecht Dürer.
Memortabulo en la interna korto de Engelsburg.

Helius Eobanus Hessus (naskiĝinta en la 6-a de januaro 1488 en Halgehausen, mortinta en la 4-a de oktobro 1540 en Marburg) estis evangelia humanisto kaj unu el la plej gravaj novlatinaj poetoj siatempe.

Vivo

Ekde 1504 li studis latinan filologion ĉe la Universitato de Erfurto. En 1507 li iĝis lernejestro de la lernejo ĉe la Preĝejo Sankta Severo. Du jarojn poste li maldungiĝis kaj iris al Prabuty deĵori kiel kancelaria oficisto kaj poeto de la episkopo Hiob von Dobeneck.

En 1513 li ekstudis juron en Frankfurt (Oder) sed baldaŭ transloĝiĝis al Leipzig, por intense sin okupi pri humanismaj studoj. En aŭgusto de 1514 li revenis Erfurton, partoprenis la tiean humanistan rondon kaj verkis kun aliaj la t.n. Epistolae obscurorum virorum. En 1516 li iĝis sekvanto de Mutianus Rufus Marschalk kiel gvidisto de la humanisma movado en Erfurto. Ekster tio li iĝis profesoro de latina lingvo ĉe la altlernejo.

Ekde 1526 li estis instruisto de retoriko kaj poetiko ĉe la instituto Aegidianum en Nürnberg. Ekde 1536 li estis profesoro en Marburg. De tempo al tempo li verkis poemojn kaj poeziajn leterojn de kristanaj heroinoj.

Martin Luther nomis lin la plej famekonatan poeton de nia tempo, la pia kaj pura kantisto.

Premio

La urbo Erfurto aljughas regule la premion Eobanus-Hessus-Preis.

Verkoj

  • Sylvae
  • Heroides

Opera figuro

En la opero Hans Sachs de Albert Lortzing la kontraŭulo de la protagonisto nomiĝas Eoban Hesse.

Eksteraj ligiloj