Eolianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eolianoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La eolianoj estis unu el la tri precipaj popolgrupoj de la antikvaj helenoj. La nomon ili laŭ la legendo ricevis de la praulo Eolo, kies patro Heleno estas la mita prapatro de ĉiuj grekoj.

Origine la Tesalio, ili formoviĝis kiam la dorianoj atakis la aĥeanojn kaj tiam forlasis la plej grandan parton de la konkerita teritorio sur la preskaŭinsulo Peloponeso. La eolianoj transprenis iom de la forlasita teritorio kaj konstruis pliajn urbojn en Eolio kaj sur la insuloj en la Egea Maro proksime de Malgrandazio, ekzemple sur la insulo Lesbo. Post la fino de la Micena epoko la eolia kulturo pli kaj pli prosperis, kaj kun tio la eolia dialekto de la greka lingvo.