Eono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustra bildmontaĵa mozaiko de geologiaj eonoj: hadeano, arkeano (supra linio), proterozoiko, fanerozoiko (malsupra linio)
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Eono estas tempoperiodo arbitre difinita de la homoj kaj traktata kiel la plej granda subdivido de la geologia temposkalo. Unu eono ne konsistas en ekzakta kvanto da tempo nek en konstanta mezurunuo, sed varias laŭ certaj konsideraĵoj aŭ skoloj. Ekzemple la Arkaika Eono estis difinita per kronometrio, dum la Fanerozoika per stratigrafio. Kaj la Arkaiko mem depende de la skolo enhavas de 1,2 miliardon al pli ol 2 miliardojn da jaroj, ĉar ne ĉiuj sciencistoj akceptas la unuan Hadaikan eonon, dum la Fanerozoiko enhavas ĉirkaŭ 550 milionojn da jaroj ĝis nun. Aliflanke oni konsideras, ke Proterozoiko daŭris de 2,5 miliardoj da jaroj ĝis 540 milionoj da jaroj. Oni jam proponis difini eonon kiel mezurunuon da tempo egalan al unu miliardo da jaroj, sed tiu ideo ne estis aprobita de la scienca komunumo.

La vorto "eono" devenas de la greka vorto aion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]