Eoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eoso levanta korpon de sia filo Memnono. Ilustraĵo sur fundo de atika ruĝfigura pokalo, 490-480 a.K., Capua, Italio.

Eoso (helene Ἕως, latine Aurora) estas en la helena mitologio filino de Titano Hiperiono kaj de lia edzino kaj fratino Teja. Eoso estas diino de matena ĉielruĝo.

Ŝiaj gefratoj estas Helios, dio de la suno kaj Seleno, diino de la luno.

Eoso estas ankaŭ nomata diino de tagiĝo kaj de matena ĉielruĝo. Ŝia ĉiutaga devo komenciĝas en oriento, kie ŝi eniras kaleŝon tiratan per du flugilhavaj ĉevaloj nomataj Lampo kaj Faetono. La unua haltejo estas en Olimpo, tie ŝi anoncas alvenon de la dio Helio. Poste Eoso fariĝas Hemera, diino de la serena tago. En tiu ĉi formo ŝi akompanas Helion ĝis okcidentaj bordoj de la Okeano kaj ŝanĝiĝas en Hesperon (filon de Eoso kaj de Astraio), do en Vesperstelon, la unuan vesperan astron.

Eoso estas ofte bildigata en belega safrana robo, kutime kun flugiloj. Ŝi estis bela kaj amis ĉion belan, ankaŭ la belajn virojn.

Ŝia unua edzo estis Titano Astraio, al kiu ŝi naskis ĉiujn stelojn kaj ventojn. Inter ŝiaj amantoj viciĝas Kleito, atena heroo Kefalo kaj fama ĉasisto Oriono, onidire ilin ĉiujn ŝi sinsekve forrabis.

Kun sia dua edzo Titono, filo de la troja reĝo Laomedono ŝi vivis en ekstrema fino de la mondo. Ŝi elpetis de Zeŭso por Titono senmortecon, sed forgesis peti por li ankaŭ eternan junecon, do li antaŭ ŝiaj okuloj tre maljuniĝis kaj fine li ŝrumpiĝis en cikadon (aŭ ŝi mem lin en cikadon ŝanĝis).

Kun Titono ŝi havis du filojn: Emationon kaj Memnonon. Memnono en Troja milito venis helpi al sia onklo Priamo, fariĝis supera estro de la troja armeo, sed li falis en duelo kun Aĥilo. Eoso transportis lian korpon en Etiopion. Ĉiumatene aperas sur la tero roso, larmoj, kiujn Eoso verŝas super sia morta filo.

Homero nomis diinon Eoson "ruĝfingra", "belharara", "matene naskiĝanta", "ortrona".


Rebrilo en arto

Unu el la plej belaj statuoj estas Aŭroro de Michelangelo sur tombo de Lorenzo de Medici en Florenco (ĉirkaŭ la jaro 1520)