Eostaro (Viko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eostaro estas unu de la kvar Malpligrandaj festoj de Vikanoj. Nordhemisfere, oni festas ĝin la 21-an de Marso, kaj sudhemisfere la 23-an de Septembro. (Sed tio dependas ja de kiam fakte okazas la ekvinokso.)

Historio de Eostaro[redakti | redakti fonton]

La festo originale estis dediĉita al la Anglo-saksa Diino Eostre. Ĝi estis festo pri semado de la kamparoj.

Eostaro kiel ĝin festas Vikanoj[redakti | redakti fonton]

Eostaro estas festo pri fekundeco, konceptiĝo, kaj regeneracio dum la tero refekundiĝas post sia longa dormo dum Vintro. Ĝi estas la triumfo de lumo kontraŭ mallumo, ĉar ekde ĉi tiam dum la jaro, la tagoj estos pli longaj ol la noktoj.

Dum la pratempoj, Eostara estis tempo por semi la kampojn. Hodiaŭ, tamen, la festo pli temas pri ekfunkciigi planojn- 'semi' la ideojn kiuj eble iĝos agoj post kelkaj monatoj.

Eostaro laŭ Vikana Mitologio[redakti | redakti fonton]

La festo kiam geedziĝas la Dio kaj Diino fakte ne estas prikonsentite pri, inter Vikanoj. Laŭ kelkaj, tio okazas dum Belteno, sed oni ankaŭ diras ke okazas dum Eostaro. Dependas de la tradicio- kaj je oniaj propraj kredoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]