Epigastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 23:52, 13 apr. 2013 farita de Marek Mazurkiewicz (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La epigastro respektive epigastra regiono (latine epigastrium respektive regio epigastrica) de la homo estas la ventra regiono inter la ripoj kaj la umbiliko - do la supra parto de la ventro.

En la epigastra regiono situas pli-malpli centre la ventro, duodeno, pankreato, dekstre la hepato kaj gala veziko, kaj maldekstre sub la subaj ripoj profunde la lieno. Krome ankaŭ iuj partoj de la maldika kaj dika intestoj situas en la regiono. Ĉe sveltaj personoj supre de la umbiliko eblas palpi la aorton iom maldekstre de la korpomeza linio.

Tiu abundo de anatomiaj strukuroj (al la organoj kompreneble aldoniĝas multaj nervoj, arterioj, vejnoj kaj limfangioj) kaj la fakto, ke doloroj ankaŭ povas esti projekciataj en la epigastran regionon, kiam malsanas aliaj organoj en la relativa proksimeco, komprenigas ke necesas tre abundaj medicinaj ekzamenoj se estas doloroj en tiu korpa regiono.

Menciindas, ke doloroj ankaŭ en la kazo de koratakobrustangoro, de malsanoj de la apendico kaj de la ovarioj, pli malofte de la ingvenoj kaj de la uretroj povas projekciiĝi al la epigastra regiono.

Kaj ankaŭ ĉe iuj psikaj malsanoj (aparte ĉe la "somatoformaj perturboj") sentiĝas ofte doloroj, sentoj de tropleneco aŭ de piketoj en tiu korpa regiono.