Epiglotalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

Epiglotalo (aŭ epiglota konsonanto, aŭ pleonasme epiglotala konsonanto) estas konsonanto artikulaciata per la arjepiglotalaj faldoj (vidu artikolon laringo) kontraŭ la epigloto. Ili fojfoje nomiĝas arjepiglotaj konsonantoj.

La epiglotaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:

IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
Xsampa-greaterthanslash.png senvoĉa epiglotala plozivo Agula jaʡ centro
Xsampa-lessthanslash.png voĉa epiglotala frikativo aŭ alproksimanto
Xsampa-Hslash.png senvoĉa epiglotala frikativo Agula mɛʜ selakto
  • Povas esti ke voĉa epiglotala plozivo ne eblas. Kiam iu voĉiĝas intervokale en la Dahala, ekzemple, ĝi fariĝas frapeto.
  • Epiglotalaj triloj sufiĉe oftas (por epiglotaloj, tio estas), sed tion oni kutime povas konsideri fonema plozivo aŭ frikativo, kun la trilo estanta foneta detalo. La IFA havas neniun simbolon por tio, kvankam [я] fojfoje vidiĝas en la literaturo.
  • Kvankam tradicie lokataj en la frikativa vico de la tabelo de la IFA, [ʢ] kutime estas alproksimanto. Ĝia simbolo en la IFA mem estas ambigua, sed neniu lingvo havas distingajn frikativon kaj alproksimanton ĉe tiu loko de artikulacio. Fojfoje malaltiga diakrita signo uzatas por specifigi ke la maniero estas alproksimanta: [ʢ̞]. (kp. artikolon Faringalo.)

Epiglotaloj ne estas konataj de multaj lingvoj. Tamen, tio eble parte rezultas de la malfacilo al Eŭrop-lingve parolantaj lingvistoj ilin rekoni. Plurfoje, kiam oni fakte mezuris supozitajn farimgalajn konsonantojn, tiuj montriĝis esti epiglotaloj. Tia estis la kazo por la Dahala, ekzemple.

Epiglotaloj estas precipe konataj de la "Mezoriento" (nortorienta Afriko kaj sudokcidenta Azio) (en la Semidaj lingvoj) kaj de Brita Kolumbio ("faringalaj triloj" en la norda Haida), sed ili eble troveblas ankaŭ aliloke. Probablas ke kelkaj el la Saliŝa or Wakaŝa lingvoj de Brita Kolumbio raportitaj havantaj "faringalojn" fakte havas epiglotalojn, kaj la samo eble veras pri kelkaj el la lingvoj de la Kaŭkazo.

Antaŭnelonge, ebla nova loko de artikulacio, la epigloto-faringalo, raportiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]