Epigramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Epigramo de la latina epigramma de l' greka epi kaj gramma "surskribo". En origino, epigramo estis poemo mallonga kiu, ĝenerale, havis spritaĵon en du ĝis kvar aŭ kvin versoj, skribitaj sur tomboŝtono. Poste, oni nomis epigramoj ĉiujn mallongajn spritaĵojn en versoj. Oni verkadis ankaŭ spritajn epigramojn pri politikaj aferoj, kaj tio faris el ili sinonimon de akra kritiko aŭ mokaĵo, ĝenerale anonimaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj datiĝas jam el la 8a jc a.Kr. - ofte sur Grek-kulturaj ceramikaĵoj. Depost la 7a jc. a.Kr. ofte renkontiĝas epigramoj en heksametroj, pli poste el formo de mallongaj elegioj (heksametroj kaj pentametroj alterne).

La literatura epigramo havas du originojn, el kiuj ĝi disvolviĝis: unuflanke la supra surskribo-tradicio, aliflanke la improvizado okaze de simpozioj.

En la klasika Greka lingvo ekzistas ampleksa Antologio, kie troviĝas miloj da epigramoj: Anthologia Palatina. Ĝi konsistas el pluraj libroj.

Ankaŭ en la Latina la epigramoj fariĝis furora ĝenro. Unu el la unuaj estis tie Katulo, sed la plej fama Latina verkisto de epigramoj estas Marcialo, de kiu aperis en Esperanto ĉe eldonejo VoKo eta kolekto en traduko de Gerrit Berveling: ´´Da mav´ estos neniam sat!´´ - 1991.