Epikteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Epikteto (greke Επίκτητος, K.E. 55 - ĉirkaŭ 135), greka stoika filozofo el Frigio, vivanta kaj verkanta ĉefe en Romo, kie li estis sklavo de unu el la oficiroj de la imperiestro Nerono kaj poste liberigita. En la jaro 90 p. Kr., la imperiestro Domiciano forpelis lin kun aliaj filozofoj, kaj li ekloĝis en Nikopolis en Epiro (Grekio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Probable naskiĝinta en Hieropolis (sudeosto de Frigio), Epikteto infane estas sklavo de Epafrodito (eks-sklavo de Nerono) pri kiu oni diras, ke li estas kruela kaj sadisma. Tamen Epikteto povas spekti la oratoraĵojn de la stoikisto Musonio Rufo. Poste, ankaŭ li estas liberigita en nedifinitaj kondiĉoj. Tiam li ekstudis filozofion kaj speciale stoikismon.

Sed je la jaro 89 li devas foriri de Romo pro dekreto de Domiciano kontraŭ la filozofoj. Al Domiciano ne plaĉas la influo, kiun havas la stoikismo inter la oponantoj de lia reĝimo tirana. Epikteto foriras al Nikopolis en Epiro, kie li establas sukcesan lernejon. Dum pluraj jaroj li instruas per diskutadoj. Liaj samepokuloj ŝajnas havi la plej grandan estimon por la kvalito de lia instruo. Laŭ Spartiano li sekve revenas al Romo kaj amikiĝas kun imperiestro Hadriano, sed la fakto estas necerta. Laŭ la Suido, li vivas ĝis la reĝado de Marko Aŭrelio, sed laŭ Aŭlo Gelio, Epikteto jam malvivas, kiam ĉi tiu ekreĝas.

Vivante, Epiketo skribis nenion, tamen unu el liaj disĉiploj, Arriano, kolektis liajn diraĵojn kaj grupigis ilin en la verkoj sekvantaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Same kiel aliaj stoikistoj tiutempaj, Epikteto fokusis pri animsolideco kaj pri la majstrado de la interna vivo. Ĉefa verkaĵo atribuita al Epikteto estas Enĥeiridion aŭ "Manlibreto" (esperantigita de Gerrit Berveling, eldonita de Fonto en 2005 kiel n-ro 31 en la serio Fonto-kajeroj, kvankam pli longaj estas la kvar libroj kune titolitaj "Diskursoj" (greke Διατριβαι), kiuj estis kompilitaj de unu el liaj studentoj, Arriano (greke Αρριανος)).

Anekdoto[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis sklavo, foje lia mastro batis lin tiom forte, ke Epikteto diris kviete, "Se vi tiel batas vi rompos mian kruron". Poste li rompis la kruron, kaj Epikteto diris, "Vidu, ĝi estas rompita".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Marko Aŭrelio. Seneko.