Epikuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romia kapstatuo de Epikuro

Epikuro (-341 al -270) (greke, Ἐπίκουρος; latine, Epicurus) estis helena filozofo de Ateno kiu fondis epikuranismon, unu el la kvin ĉefaj skoloj de helena filozofio. Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro.

Por sciiĝi pri la filozofio de Epikuro, vidu la artikolon pri epikuranismo.

Epikuro ne edziĝis kaj vivis simple kun siaj studentoj en la Ĝardeno en Ateno. La Ĝardeno, ĝardeno kaj domo kiujn Epikuro aĉetis, fariĝis la centra lernejo de epikuranismo de -310 al 529.

Epikuro verkis almenaŭ 42 librojn, sed el lia plumo, ni nur havas parton de du libroj kaj kelkajn leterojn. Pro tio, la majstra verko de epikuranismo ne estas de Epikuro, sed de la bela poemo de Lukrecio, De Rerum Natura (-50).

La vivo kaj klerigado de Epikuro

Laŭ la pli komuna opinio, kiun rakontis Diogeno Laertio, Epikuro naskiĝis en Ateno, en la Dimo de Gargettios. Lia patro, Neocles instruis la gramatikon, kaj lia patrino, Ĉerestrate estis magiistino. Epikuro eble edukiĝis en Samoso, ĝi eblas ke li eĉ naskiĝis en la insulo, ĉar lia patro estis atenia koloniano. Li devenis en Ateno por efektivigi sian militan servon kiam li havis ĉirkaŭ 18 jarojn. Post, li foriris kunigi sian patron al Kolopho, en la nordo de Samoso en -323. Li restadis tie de -323 ĝis -321 kaj li aŭdis la lekcionojn de Naŭsifano.

Verkoj

  • 'Letero al Herodoto'
  • 'Letero al Pitokleo'
  • 'Letero al Menekeo' aŭ 'Pri la feliĉo'
  • Ĉefaj Maksimoj
  • Sentencoj de la Vatikano


Ŝablono:Ĝermo-biografio