Epiro (administra regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo nur pritraktas la modernan administran regionon Epiro. Pri la historia regno Epiro vidu la koncernan artikolon.
Administra regiono
Epiro
Περιφέρεια Ηπείρου
Situo de la administra regiono Epiro ene de Grekio
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 9.203 km²
nombro de loĝantoj: 353.820 (2001)
loĝdenso: 38,45 loĝantoj po km²
administra centro: Ioannina
provincoj (νομοί): 4
kodo laŭ normo ISO: GR-D
kodo laŭ normo NUTS: GR21
retpaĝo: www.roe.gr
vdr

La regiono Epiro (greke Ήπειρος, Ípiros) estas moderna administra regiono en la nordokcidento de Grekio. La regiono sude limas kun la Ambraka Golfo kaj la regiono Etolio-Akarnanio, oriente kun Tesalio kaj Makedonio, de kio ĝi estas dividita per la Pindos-montaro. Norde Epiro limas al Albanio, kaj okcidente ĝi limiĝas per la Ionia Maro, kio estas parto de la Mediteranea Maro. Administra centro de la regiono ekde la mezepoko estas la urbo Ioanina. La administra regiono ampleksas areon de 9.200 kvadrataj kilometroj kaj havas proksimume 350.000 enloĝantojn.

Ĝi dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):

Dum antaŭaj jarcentoj la historia regno Epiro ankaŭ ampleksis pli nordan teritorion, kiu nun estas parto de Albanio. En tiu regiono, kiun la grekoj nomas Norda Epiro (Βόρεια Ήπειρος), vivas signifa greklingva malplimulto.

satelita bildo de la regiono


Eksteraj ligiloj

greke paĝoj pri la regiono (en la greka) greke germanlingva paĝaro pri Epiro