Episkopa Eklezio de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Episkopanismo estas la usona branĉo de anglikanismo, kiu sendependiĝis el la Eklezio de Anglio je 1784. Ĝi unufoje estis la ĉefa religio de la elito de Usono. En la 20-a jarcento, ĝi moderniĝis kaj ŝrumpis kaj nun havas nur 2,3 milionojn da kredantoj (1 % el la nacio). Episkopanismo estas pli liberala ol la korpo de tutmonda anglikanismo kaj usona kristanismo. Ekzemple, en 2003, la Eklezio elektis malkaŝan samseksemulon kiel episkopo.

Unu emfazo de epikopanismo dum la pasintaj cent jaroj estas socia justeco.

La nomo devenas de episkopo, ĉar la episkopo estas la plej alta rango en la eklezio.