Episkopara Konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Katolika Eklezio, por Episkopara Konferenco oni intencas la asembleon de episkopoj de iu nacio, aŭ ankaŭ ŝtato aŭ certa teritorio, kiuj celas kune praktiki pastoralajn funkciojn por la tieaj fideluloj, por pliefike komuniki kaj disvastigi la spiritajn bonojn - kaj ties sociajn sekvojn en la socio - kiujn la Eklezio ofertas al la homoj, precipe per formoj kaj metodoj de apostoleco oportune taŭgaj laŭ tempaj laŭ lokaj cirkonstancoj, laŭnorme de kanona juro[1].

Temas el si mem pri permanenta institucia organismo.

En ĝi laŭjure membras ĉiuj funkciuloj de la loko de iu rito (episkopoj de la regionaj diocezoj), la koadjutoroj (episkopoj helpantaj, elektitaj de la loka episkopo), la helpantoj (taskitaj de la Sankta Seĝo) kaj aliaj episkopaj titoluloj (ŝarĝitaj de la apostola seĝo aŭ de la episkopara konferenco por apartaj oficoj).

La episkoparaj konferencoj rajtas sin doti per speciala statutoj.

La decidoj de unuopaj episkoparaj konferencoj, se temas pri ligitemaj leĝfaritaj kaj aprobitaj de la Sankta Seĝo estas devigantaj por ĉiuj nur en du kazoj:

Unua hipotezo: la decido devigas kiam la normo estas antaŭvidita en la komuna kanona juro kaj aprobita de Sankta Seĝo,

Dua hipotezo: kiam la decido estas kunforma al aparta preskribo de la Sankta Seĝo, ankaŭ se akirita per premo de la sama episkopara konferenco.

Kreiĝas ankaŭ “federacioj de episkopara konferencoj”, kiuj kunigas episkoparajn konferencojn de la sama kontinento aŭ de iu parto de ĝi. Tiu eŭropa siglas tiel: CCEE (KKEE = Konsilio de Konferencoj Episkoparaj Eŭropaj) [1]

Episkoparaj Konferencoj en la mondo[redakti | redakti fonton]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • Konferenco de la Aŭstriaj Episkopoj (Österreichische Bischofskonferenz)
  • Konferenco de la Katolikaj Irlandaj Episkopoj (Irish Catholic Bishops' Conference)
  • Konferenco Episkopara de Francio|Konferenco de la Episkopoj de Francio (Conférence des Evêques de France)
  • Episkopara Konferenco de Anglio kaj Kimrio (Bishops’ Conference of England and Wales)
  • Episkopara Konferendo de Skotio (Bishops’ Conference of Scotland)
  • Episkopara Konferenco de Italio
  • Kroata episkopara Konferenco (Hrvatska biskupska konferencija)
  • Episkopara Konferenco de Bosnio kaj Hercegovino (Biskupska konferencija Bosne i Hercegovine)
  • Katolika Episkopara Konferenco de Belorusio (Канферэнцыя Каталіцкіх Біскупаў Беларусі / Konferencja Biskupów Katolickih Bialorusi)
  • Malta Episkopara Konferenco (Konferenza Episkopali Maltija)
  • Nederlanda Episkopara Konferenco (Nederlandse Bisschoppenconferentie)
  • Portugala Episkopara Konferenco (Conferência Episcopal Portuguesa)
  • Hispana Episkopara Konferenco (Conferencia Episcopal Española)
  • Germana Episkopara Konferenco (Deutsche Bishofskonferenz)
  • Internacia Episkopara Konferenco de Sanktaj Cirilo kaj Metodio (Medunarodna Biskupska Konferencija Sv. Cirila i Metodija)
  • Episkopa Episkopara Konferenco de Skandinavio (Conferentia Episcopalis Scandiae)

Afriko[redakti | redakti fonton]

En Afriko 35 Episkoparaj Konferencoj

Ameriko[redakti | redakti fonton]

En Ameriko 26 Episkoparaj Konferencoj

Azio[redakti | redakti fonton]

En Azio 5 Episkoparaj Konferencoj

Oceanio[redakti | redakti fonton]

En Oceanio 4 Episkoparaj Konferencoj

Federacioj de Episkoparaj Konferencoj[redakti | redakti fonton]

  • Afriko: Simposio de episkoparaj Konferencoj de Afriko kaj Madagaskaro (Symposium of Episcopal Conferences of Africa and Madagascar, SECAM):
    • Asocio de la Episkoparaj Konferencoj de la Centra Afriko (Association des Conférences Episcopales de l'Afrique Centrale, ACEAC);
    • Asocio de la Episkoparaj Konferencoj de la Regiono de la Centra Afriko (Association des Conférences Episcopales de la Région de l'Afrique Central, ACERAC);
    • Asocio de la Episkoparaj Konferencoj de okdenta Afriko (Association of Episcopal Conferences of Anglophone West Africa, AECAWA);
    • Asocio de la Membroj de la Episkoparaj Konferencoj de la Episkoparaj Konferencoj de la Orienta Afriko (Association of Member Episcopal Conferences in Eastern Africa, AMECEA);
    • Episkopara Konferenco de la okcidenta Afriko (Conférence Episcopale Régionale de l'Afrique de l'Ouest Francophone, CERAO);
    • Interegiona Asembleo de la Episkopoj de la sua Afriko (Inter-Regional Meeting of Bishops of Southern Africa, IMBISA).
  • Ameriko:
    • Latinamerika Episkopa Konsilio (Consejo Episcopal Latinoamericano, CELAM);
    • Episkopa Sekretariato de Centra Ameriko (Secretariado Episcopal de America Central, SEDAC).
  • Azio: Federacio de la Episkoparaj Konferencoj de Azio (Federation of Asian Bishops' Conferences, FABC).
  • Europo: Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo (Consilium Conferentiarum Episcoporum Europae, CCEE).
  • Oceanio: Federacio de la Episkoparaj Konferencoj de Katolikaj Episkopoj de Oceanio (Federation of Catholic Bishops' Conferences of Oceania, FCBCO).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu. Kodo de kanona juro, kan. 447.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]