Episkopujo de Asindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Episkopujo de Asindo
Dioecesis Essendiensis latine
Sufragana de ĉefepiskopujo de Kolonjo
  Karte Bistum Essen.png
Episkopo Franz-Josef Overbeck
Helpepiskopo Ludger Schepers
Franz Vorrath
Vikario Hans-Werner Thönnes
Sacerdotoj 597 inter kiuj 473 sekularaj kaj 124 regulaj
1.558 baptitaj de ĉiu sacerdoto
Religiuloj 139 viroj, 453 virinoj
Diakonoj 79 ĉiamaj
Loĝantoj 2.615.873
Baptitaj 930.653 (35,6% el ĉiuj)
Areo 1.877 km² en Germanio
Parokoj 281
Fundita 23-a de februaro 1957
Rito latina
Katedralo Katedralo de la Plej Sankta Maria, Sanktaj Kosma kaj Damiano
Adreso Zwolfling 16, D-45127; Postfach 100464, D-45004 Essen
Retejo www.bistum-essen.de
Datoj el Pontifika Jarlibro 2007 rilataj je la 2006 * *
Katolika eklezio en Germanio
v  d  r
Information icon.svg

La episkopujo de Asindo, (Ruhr-episkopujo), latine dioecesis essendiensis, estas episkopujo kore de Nordrejn-Vestfalio kaj ĝia centro estas la katedralo en la episkopa urbo Asindo, germane Essen.

Historio[redakti | redakti fonton]

bena anĝelo de Ewald Mataré ĉe la episkopa loĝdomo

Per buleo De salute animarum („Zum Heil der Seelen“) papo Pio la 7-a novordigis en 1821 la episkopujolimojn en Germanio. Tamen nur 100 jarojn poste estiĝis pripensadoj pri episkopujo ĉe la rivero Ruhr, por ke „per tiu la eklezio alproksimiĝu al la laborantaj homoj en la daŭre kreska aglomeracio kaj pli profunde enradiku tie“, oni diris. Intertraktadoj kun la Prusa registaro tamen malsukcesis, kaj en 1929 oni nur fondis la episkopujojn Akeno kaj Berlino. La komunuma novordigo samjara plue estis kaŭzo por starigi novan episkopujon „Ruhr-regiono“. Ĉar intertempe la episkopujolimoj trapasis la urbojn Duisburg, Oberhausen kaj Gelsenkirchen.

En 1951 la malnovaj planoj pri fondado de nova episkopujo reviviĝis. La intertraktadoj inter la Vatikano kaj la lando Nordrejn-Vestfalio sekvigis la 19-an de decembro 1956 al kontrakto pri la starigo de la episkopujo Asindo.

Post tio la ĉefepiskopujo de Kolonjo cedis dek dekanatojn kun 100 komunumoj kaj 520000 katolikoj, la episkopujo de Monastero dek dekanatojn kun 82 komunumoj kaj 450.000 katolikoj samkiel la ĉefepiskopujo de Paderborn naŭ dekanatojn kun 91 komunumoj kaj 370.000 katolikoj al la Ruhr-episkopujo. Episkopa katedralo iĝis la malnova abatineja preĝejo, la 1100-jara katedralo ĉe la Hellweg. La randregionoj de tri episkopujoj nun havis novan centron.

Kiel unua episkopo de la nova episkopujo papo Pio la 12-a nomumis la 18-an de novembro 1957 la ordinadepiskopon de Paderborn d-ro Franz Hengsbach. Per ties solena entronigo la 1-an de januaro 1958 fare de la apostola nuncio en Germanio, Aloysius Muench, la episkopo estis starigita.

Malgranda pikantaĵo ĉerande: la Kolonja arkiepiskopo sukcese rifuzis fordoni la urbeton Kettwig (hodiaŭ Asinda urboparto) al la Ruhr-episkopo – la ekleziimpostaj enspezoj tie ĉi estas relative altaj. Kettwig do plie apartenas al Kolonjo. Same la ruhrregiona urbo Dortmund restis ĉe la ĉefepiskopujo de Paderborn.


Historiaj okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1958: Starigo de la episkopujo asindo per surtronigo da la 1-a episkopo de Asindo, d-ro Franz Hengsbach
  • 1959: Maria fariĝas patronino de la episkopujo Asindo
  • 1968: germana katolikotago en Asindo
  • 1974: Altfridojaro okaze de la 1100-a mortotago de la sankta episkopo Altfrido, entombigata en la Asinda katedralo
  • 1987: papo Johano Paŭlo la 2-a vizitas la episkopujon Asindo. Vizitado de la urboj Asindo, Bottrop, Gelsenkirchen kaj Mülheim
  • 1988: Ruhr-episkopo d-ro Franz Hengsbach kardinaliĝas per papo Johano Paŭlo la 2-a
  • 1991: Franz kardinalo Hengsbach mortas kaj estas entombigata el la okcidenta kripto (poste nomata Adveniat-kripto)
  • 1992: surtronigo de la 2-a episkopo de Asindo, d-ro Hubert Luthe
  • 2000: episkopujopilgrimado al la ora Madono
  • 2000: junularsocialagado
  • 2003: Enkonduko de la tria episkopo de Asindo, d-ro Felix Genn
  • 2004: post elspeziga restaŭrado la ora Madono revenas en la Asindan katedralon
  • 2005: 20-a mondjunulartago en Germanio. Tagoj de renkontiĝoj en la episkopujo Asindo kun granda findiservo kun Ruhr-episkopo Genn kaj 35.000 kredantoj en la 'Arena Auf Schalke' en Gelsenkirchen okaze de alsendado al la centra programo kun papo Benedikto la 16-a en Kolonjo.
  • 2005: Estas prezentata koncepto pro la estonteco por la episkopujo. Ĝisfine de la jaro 2008 en la Ruhr.-episkopujo ekzistos ankoraŭ nur 43 parokoj kun 7.500 ĝis 40.000 katolikoj; dum tiu ĉi proceso 96 preĝejoj estos fermataj. Krome la ĝeneralvikariejo estos grave malgrandigata kaj la tuta meza tavolo estos dissolvata.


Episkopoj[redakti | redakti fonton]

La Episkopoj ekde la komenco estas nomataj kun ioma loka fiereco „Ruhr-episkopo“, kiel ankaŭ la homoj de la Ruhr-regiono parolas pri la „Ruhr-episkopujo“.

  1. d-ro Franz Kardinal Hengsbach (1958–1991)
  2. d-ro Hubert Luthe (1992–2002)
  3. d-ro Felix Genn (ekde 2003)

Ordinadepikskopoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julius Angerhausen (1959–1986)
  2. Wolfgang Große (1968–1994)
  3. Dr. h. c. Franz Grave (ekde 1988)
  4. Franz Vorrath (ekde 1996)

Kapitulo[redakti | redakti fonton]

La kapitulo estas la senato de la episkopo, kiu subtenas lin ĉe la estrado kaj administrado de la episkopujo. Prezidanto de la kapitulo estas la preposto, kiu reprezentas la kapitulon eksteren kaj estras la kapitulkunsidojn. La membronombro estas nerekta kaj dependas de la grando de la episkopujo. La kapitulo havas 11 membrojn.

Al la taskoj de la prepostoj apartenas la solena diservo en la katedralo samkiel la administrado de la katedralposedaĵo. La kapitulo subtenas la episkopon en la estrado de la episkopo kiel memstara jura persono. En kelkaj aferoj ĝi havas aproban aŭ konsilan rajton. La Asinda kapitulo estis starigata per la papa buleo de la 25-a de oktobro 1959 por la 1-a de januaro 1960. Unu el siaj plej gravaj taskoj estas, post abdiko aŭ morto de episkopo elekti intertempan episkopujan administranton kaj proponi al la papo liston de kandidatoj por la episkopa ofico. En la episkopujo de Asindo, por kiu plie validas la Prusa Konkordato de 1929, la prepostoj krome havas la rajton elekti la episkopon.

Patronoj de la episkopujo[redakti | redakti fonton]

  • Ekde 1959 Maria estas adorata en la bildo de la ora Madono, sub la titolo „patrino de la bona konsilo“ kiel patronino de la episkopujo Essen.
  • Dua patrono estas la sankta Ludgero
  • La unua beatificiito estas ekde 2001 Nikolaus Groß.

Pilgrimejoj[redakti | redakti fonton]

  • Miraklobildo „patrino de la bona konsilo“ en la prepostejo St. Clemens, Oberhausen-Sterkrade
  • Maria-sanktaĵo en Bochum-Stiepel
  • Maria-sanktaĵo en la Asinda katedralo

Episkopuja subdivido[redakti | redakti fonton]

La episkopujo de Asindo kiel sufraganepiskopujo de la ĉefepiskopujo de Kolonjo, subdividiĝas en jenajn naŭ urbajn kaj du distriktajn dekanatojn:

Urbodekanatoj[redakti | redakti fonton]

  • Bochum: dekanatoj Bochum-Mitte, Bochum-Ost, Bochum-Süd
  • Bottrop: dekanato Bottrop
  • Duisburg: dekanatoj Duisburg-Mitte, Duisburg-Hamborn, Duisburg-Ruhrort, Duisburg-Süd
  • Asindo: dekanatoj asindo-Mitte, Essen-Altendorf, Essen-Borbeck, Essen-Stoppenberg, Essen-Heisingen/Kupferdreh, Asindo-Rellinghausen, Asindo-Steele, Asindo-Werden [1]
  • Gelsenkirchen: dekanatoj Gelsenkirchen, Gelsenkirchen-Buer
  • Gladbeck: dekanato Gladbeck
  • Mülheim an der Ruhr: dekanato Mülheim
  • Oberhausen: dekanatoj Oberhausen, Oberhausen-Sterkrade/Osterfeld
  • Wattenscheid: dekanato Wattenscheid

Distriktaj dekanatoj[redakti | redakti fonton]

  • Altena-Lüdenscheid: dekanatoj Altena, Lüdenscheid
  • Hattingen-Schwelm: dekanatoj Hattingen, Schwelm

Monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

  • Amigoniana-monaĥejo Gelsenkirchen
  • Servito- monaĥejo St.Maria ĉieliro, Gelsenkirchen-Buer
  • Augustiner Chorfrauen, Essen-Holsterhausen
  • Karmel „Maria in Not“, Kapitelberg, Essen-Stoppenberg
  • Premonstratenso-abatejo Duisburg-Hamborn
  • Redemptoristo- monaĥejo Bochum-Mitte (Innenstadt)
  • Cisterciano- monaĥejo Bochum-Stiepel
  • Franciskano- monaĥejo Bochum-Mitte, fermita 1998, paroko ankoraŭ ekzistas: (Pfarrgemeinde Christ-König)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Abatejo Hamborn kun abatejopreĝejo St. Johano Baptisto[redakti | redakti fonton]

La abatejo Hamborn estis fondata en la jaro 1136 kiel Premonstratenso-monaĥejo en Duisburg-Hamborn kaj estis ĝis 1806 Premonstratenso-konvento. Ĝi estis grave difektita dum la Dua Mondmilito,sed alo de la klostro origina el la 12-a jarcento restis konservata. Ekde 1959 refoje vivas Premonstratensoj en la malnova abatejo.

Baziliko St. Ludgero en Werden[redakti | redakti fonton]

Sur la grundmuroj de la monaĥeja preĝejo fundata en la jaro 796 de la Frisa misiisto Ludgero en 1256 ekestis kiel lasta monumenta konstruaĵo de la Staufa romaniko en la Rejnlando la preĝejo de la princabatejo Werden. En ĝi estas la tombejo de la sankta Ludgero kaj trezorejo de grava eklezihistoria signifo.

Katedralo de Asindo[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Asindo estas la centra preĝejo de la episkopo de Asindo kaj per tio la gepatra preĝejo de ĉiuj preĝejoj en la Ruhr-episkopujo. Ĝi rezistis ĉiujn strebadojn al kompleta modernigo de la Asinda urbocentro. Post forigo de la bombodamaĝoj hodiaŭ ĝi montras la saman aspekton kiel komence de la 14-a jarcento. Nedetruite la oktogona okcidenta verko, kiun pli novaj esploroj atribuas al la abatino Mathilde la 2-a, trastaris la militon. La Vestfalia kompakta versio de frugotika halopreĝejo kuŝas sur la fundamentoj de la unua Asinda abatinopreĝejo, kies fundamentŝtonon metis la episkopo de Hildesheim, Altfrido, je 850 ĉe sia naskejo. Trifoje la preĝejo forbrulis, antaŭ ol en 1958 – restaŭrite und renovite – ĝi iĝis la katedralo de la Ruhr-episkopo. Ĝi loĝigas la plej altvaloran preĝejotrezoron el Otida tempo kun la plej malnova plenplastika Madono de la mondo, la miljara Ora Madono. Ĝi estis donacata al la abatinejo dum la regotempo de la Asinda abatinejo Mathilde la 2-a (+1011), nepino de la imperiestro Oto la Granda. La katedrala trezorejo enhavas multajn artaĵojn altrangajn el la epoko inter 980 kaj 1060

Sankta-Kruco-Preĝejo Bottrop[redakti | redakti fonton]

La impona ĉe la Sankta-Kruco-Preĝejo (Scharnhölzstraße) estas la arkitektura realigo de teologiaj-liturgiaj ideoj. Ĝi etendiĝas sur altarniĉo, plano kaj la formado de la fenestroj. La arkitekto, Rudolf Schwarz, komisiis la pentriston kaj fenestropentriston Georg Meistermann per la formado de la fenestroj. La centra elemento de la impona verko estas la sunspiralo kiel signo de la eterna lumo, kiu ŝajne elpelas la spektanton el la intero de la navo eksteren kaj male entiras lin de ekstere en la interon de la navo. En 1988 la preĝejo estis starigata sub monumentoprotektadon.

Sankta-Kruco-Preĝejo Gladbeck[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Sankta-Kruco en Gladbeck-Butendorf

Kadre de la progresanta industriigo kaj loĝantara evoluo de la norda Ruhr-regiono en Butendorf, urboparto de Gladbeck, ekestis en la jaroj 1912 ĝis 1914 la Preĝejo de la Sankta-Kruco kiel impona arkitektura verko de la malfrua novromaniko. La Kolonja arkitekto Otto Müller-Jena orientiĝis laŭ fruromanikaj konstruaĵoj, ekiris de bazilika plano kaj metis sur la kruciĝon de laŭlonga navaĵo kaj de transepto de pli mallongaj transversaj navoj grandegan dekangulan kupolon (dekagonon) laŭ la modelo de la preĝejo Sankta Gereono en Kolonjo. Kune kun la libere staranta sonorila turo (kampanilo) kaj la almetita parokestra domo la Preĝejo de la Sankta-Kruco formas kompaktan ensemblon, kiu estas defore videbla. Ekde 1998 ĝi estas protektita kiel monumento. Ankoraŭ antaŭ ol aperis financaj problemoj de la episkopujo Asindo en la jaro 2004, la responsuloj de la Sankta-Kruco-Preĝejo klopodis pri alternativaj solvoj por la vivteno kaj konservado de la preĝejo. Post ĉ. dujaraj preparoj la laika estraro de la paroko fondis Sankta-Kruco-Fondaĵon, kiu ricevis aprobon de la Monastera regdistriktestro d-ro Jörg Twenhöven je la 13. April 2003. La „Sankta-Kruco-Fondaĵo “ estis la unua aktuala fondaĵo tiaspeca en la episkopujo Asindo kaj en la malproksimeco de tiu. Esence estas, ke por la formado de la fondaĵkapitalo oni ne reekprenas eklezian propraĵon, sed nur uzis mondonacojn.

Kreuzweg Halde Haniel[redakti | redakti fonton]

Krucvojo kondukanta al la suprokruco de la ŝutmonto Haniel en Bottrop. Planita de Tisa von der Schulenburg. Ĉiujare dum Sankta Vendredo pli ol 10.000 kredantoj preĝas tie kun la Asinda episkopo.

St.-Lucio-Preĝejo Asindo-Werden[redakti | redakti fonton]

La preĝejo, konstruata en la jaroj 995 ĝis 1063 estis la unua preĝejo en Germanio sendependa de monaĥejo. Tiel ĝi estas la plej malnova parokopreĝejo norde de la Alpoj. Romanika halopreĝejo, en la apsido freskorestoj el la 11-a jarcento.

Magdalena-Kapelo Grotewiese[redakti | redakti fonton]

La malgranda Magdalena-Preĝejo en Grotewiese estas kvazaŭa pilgrimejo. La loko estas regula celo de lokaj grupoj, eksteraj vizitantoj kaj pilgrimoj. La 1863 konstruita Magdalena-Preĝejo situas enmeze de herbejoj kaj arbaroj en valo ĉe Meinerzhagen. Grotewiese havas multajn religiajn bildojn kaj simbolojn, kiuj konatigis la malgrandan komunumon trans la episkopujajn limojn: ĉirkaŭ la preĝejo estas paradiza ĝardeno kaj la malgranda bieno de la pastro. Multajn el la artaĵoj kreis artisto el Hattingen nome Egon Stratmann. Speciale vidinda estas la „Pinakoteko de la Graco“ ĉe la enirportalo de la preĝejo, la Magdalena-Statuo ĉe la orienta flanko de la tereno, la Francisko-Muro inter pastra domo kaj preĝejo, la Jakobo-Puto, la pastra domo kun la belaj Paskopentraĵoj ĉe la eksteraj muroj, la Martino-Kapelo trans la eta rivereto, la Estenberg-Kruco, anaslageto kaj ŝafejo ĉe la paŝtejo malantaŭ la Martino-Kapelo. Krome la Magdalena-Preĝejo estas multuzata geedziĝopreĝejo. En la koncepto por la estonteco de la episkopujo ĝi estos konservata kiel filialpreĝejo. Preĝejo kaj pastra domo staras sub monumentoprotekto.

Prepostejo St. Cyriakus Bottrop[redakti | redakti fonton]

En siaj komencoj la preĝejo konsistis el rondkonstruaĵo diametra je 10 metroj tute masonita el rompŝtonoj. Ĝis estis la unua ŝtona domo de la tiama setlejo (ĉ. 1000 p.K.). Inter 1419 kaj 1425 ekestis konstruaĵo, kun ĉ. 30 metrojn longa, rektangula navo, apsido kaj turo. La arkitekto Emil von Manger el Oelde kreis en 1861/62 halopreĝejon 43 metrojn longa kaj 22 metrojn larĝa en novgotika stilo. Ĝian nunan aspekton la preĝejo ricevis en 1966 post kompleta restaŭrado.

Monaĥopreĝejo Asindo-Stoppenberg[redakti | redakti fonton]

Trinava romanika kolonbaziliko el la jaro 1073, kiu origine apartenis al premonstrata monaĥejo kaj nun apartenas al 1961 ĝis 1964 konstruita monaĥejo de la senŝuaj karmelitaninoj. Vidinda estas la romanika baptopelvo en la preĝejo.

Ligoj kaj grupoj en la Episkopujo de Asindo[redakti | redakti fonton]

Centra novstrukturigo de la Episkopujo Asindo kaj fermo de preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Reiraj ekleziimpostoj (antaŭ ĉio pro la longdaŭra struktura kaj ekonomia krizoj en la Ruhr-regiono kaj pro la impostreformoj), malleviĝaj katolikonombroj (reiro de la membronombroj inter 1960 kaj 2005 je ĉ. triono) samkiel mankaj pastroj ekigas la Episkopujon Asindo al fundamenta ŝanĝo de la episkopuja strukturo. La proceso de la formado de kunlaborligoj kaj fuzioj de parokoj kondiĉis partoprenon, komprenemon kaj volontecon flanke de la parokoj. Vide al pliakriĝo de la krizo la episkopo forlasis tiun koncepton kaj anoncis gravajn ŝanĝojn sur ĉiuj tavoloj de la episkopujo.

  • Ĉefvikariato

La nova ĉefvikariato konsistos ne plu el naŭ, sed el kvar decernatoj (objektaj terenoj) kun redukta nombro de kunlaborantoj.

  • Meza tavolo / komunumligoj

La t.n. meza tavolo plejparte estos dissolvata. La parte pli ol 80 jarojn ekzistaj komunumligoj en la urboj kaj distriktoj de la episkopujo estos iom post iom ĉesigataj ĝis 2009 kaj iliaj funkcioj (financa, persona kaj nemoveblaĵa administracioj de la parokoj, subtenantoj de kleraj kaj junularaj institucioj) estos transdonataj al aliaj organizaĵoj.

  • Klerigejoj

La klerigejoj en la episkopujo estos kunigataj en la kooperativo Katholische Erwachsenen- und Familienbildung im Bistum Essen gGmbH fondita en 2005. Je la 1-a de januaro 2006 jam la dungitoj de la plenkreskulaj klerigejoj estis transigataj en la kooperativon, kaj komence de 2007 sekvos la familiklerigejoj (ĝis nun subtenataj de la komunumligoj resp. de unu paroko). Ĝisfine de 2007 la nombro de dungitoj kaj de starejoj malpliiĝos.

  • Interkonsilejoj

La ekleziaj interkonsilejoj (geedza kaj viva konsiliĝoj kaj telefona animzorgado) ricevas malpli da financoj, estas malgrandigataj kaj meze de 2007 fordonota al alia eklezia subtenanto.

  • Fremdlingvaj komunumoj

La ekleziaj dungitoj de la fremdlingvaj katolikaj komunumoj en 2007 estos transigataj al novfondenda episkopujan asocion.

Tavole de la parokoj la „estontkoncepto“ ĝis fine de 2008 intencas strukturan ŝanĝon en la episkopujo, laŭ kiu la tiutempe ĉ. 270 parokoj de la episkopujo estos kunprenataj al 'grandparokoj' kun po ĉ. inter 16.000 ĝis 40.000 parokanoj. La estontaj parokoj kunmetiĝas el diferenca nombro de ĝisnunaj parokoj – nun komunumoj.

96 preĝejoj – proksimume ĉiu kvara en la episkopujo – havas la statuson kiel t.n. „plia preĝejo“. Tiuj ĉi estonte ne plu ricevos monrimedojn el ekleziimpostoj – nek por la dungitaro nek por la konstruaĵoj. Ne ekzistas devigaj pretendoj pri tio, kio okazos kun la „pliaj preĝejoj“ postfine de sia sakrala uzo. Tamen oni konsentas, ke la posta uzo ne difektu la dignon de estinta Dia domo. Alikonstruo por loĝoceloj same penseblas kiel uzado per aliaj kristanaj konfesikomunumoj. Se tia uzadebleco ne troviĝas, malkonstruo kaj vendado de la tereno estas evidentaj.

La strukturajn ŝanĝojn akompanas malaltigo de la pagoj al la parokoj, kaŭzanta la perdon de multaj laborlokoj; ekz. de preĝejservantoj, orgenistoj, paroksekretarioj, domzorgistoj.

La katolikaj infanvartejoj de la parokoj estas kunprenita en episkopujovasta celligo. Ekde 2006 ĝis fine de 2008. Ĉ. 100 infanvartejoj estas.

La Episkopujo de Asindo provas plenumi la amasan personaroredukton pleje akordiĝeme. Lige kun tio ĝi sekvas politikon de malferma, „sincera“ informado.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]