Episkopujo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tutepiskopuja pilgrimado en 2004 dum diservo sur la ŝtuparo antaŭ la katedralo en Erfurto

La romkatolika Episkopujo de Erfurto kovras preksaŭ la tutan Turingion, krom kelkaj pecoj en la oriento de la germana federacia lando, kiuj apartenas al la Episkopujo de Dresden-Meißen kaj ĉe la regiono Rhön kiuj apartenas al la Episkopujo de Fulda. Ĉirkaŭ 154.000 katolikoj estas tie ĉi, la plejmulto en la regiono Eichsfeld. El ĉiuj turingianoj, 8% estas katolikaj kaj 25% evangeliaj.

Historio

Fondita unuafoje estas la episkopujo en 742 fare de Sankta Bonifaco, tamen jam 755 unuigita kun Majenco. Post la Dua Mondmilito la nombro de la katolikoj kreskis pro la forpelitoj el Silezio, Orienta Prusio, Sudetio kaj de alie. La episkopoj de Fulda kaj Würzburg nomis mandatulojn komisiitajn, por reagi al la divido de Germanujo. En 1953 Joseph Freusberg iĝis helpepiskopo. De li kaj de liaj posteuloj Hugo Aufderbeck kaj Joachim Wanke stariĝis strukturoj efikaj en GDR. En 1973 instaliĝis t.n. Apostola administradejo de Erfurto-Meiningen. La 8-an de julio 1994 finfine naskiĝis denove propra episkopujo.

Grandeco

En 7 dekanujoj kun 73 paroĥoj la animzorgadon faras ĉirkaŭ 100 pastroj, 70 dungitaj laikoj kaj nenombreble multaj libervolaj helpantoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj