Epistolo al la filipianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La epistolo al la filipianoj estas la 11-a libro de la nova testamento en la Biblio.

Enhavo kaj strukturo

La letero ĉefe enhavas tre personajn sciigojn de Paŭlo al lia plej ŝatata komunumo en Filipi.

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Adreso kaj saluto (Flp 1,1-2)
  • La apostolo kaj lia evangelio (Flp 1,3-26)
  • Diversaj admonoj (Flp 1,27 - 2,18)
  • La projektoj de la apostolo (Flp 2,19-30)
  • Paŭlo, ekzemplo de kristana vivo (Flp 3,1 - 4,9)
  • Danko (Flp 4,10-20)
  • Saluto kaj beno (Flp 4,21-23)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
  2. Teksto en Esperanto

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling:

    • La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling) - Chapecó: Fonto, 2004

    Eksteraj ligiloj

    Ŝablono:Ĝermo-religio