Epistoloj de Bahá'u'lláh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Epistoloj de Bahá’u’lláh Revelaciitaj post la Kitáb-i-Aqdas estas elektitaj epistoloj verkitaj de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, kaj eldonitaj kune ek de 1978.

Dum sia sia misio iompostiome finiĝis post sia verkado de la Kitáb-i-Aqdas en 1873, li daŭre verkis sennombrajn epistolojn kaj leterojn, farante tion ĝis la lastaj tagoj de sia vivo en 1892.

Ses el la epistoloj en tiu ĉi volumo estis tradukitaj en la anglan kaj eldonitaj en 1917. La tradukoj estis plibonigitaj de Shoghi Effendi, kaj tiuj ne tradukitaj de li estis tradukitaj sup la kontrolado de la Universala Domo de Justeco.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».


Lawḥ-i-Karmil (Epistolo de Karmelo)[redakti | redakti fonton]

La Epistolo de Karmelo (ﻟﻮﺡ ﻛﺮﻣﻞ) estas mallonga epistolo de nur kelkaj paĝoj, sed ĝi estas konsiderate kiel unu el la ĉartoj de la Bahaa Administrejo. Ĝi konsistas esence el konversacio inter Dio kaj Monto Karmel. Ene, Dio diras al la monto: "Donu dankojn al via Sinjoro, Ho Karmelo. La fajro de via apartigo de Mi estis rapide detruante vin... Ekĝoju, ĉar en tiu ĉi Tago Dio establis sur vi Lian tronon, kaj faris vin la tagiĝlokon de Liaj signoj kaj la tagiĝejon de la pruvoj de Sia Revelacio... Avertu ke vi ne hezitu aŭ haltu. Hastu antaŭen kaj ĉirkaŭiĝu la Urbon de Dio kiu estas descendita el la ĉiela Kaabo ĉirkaŭ kiu ĉirkaŭiĝas adorante la favorataj de Dio, la korpuraj, kaj la aro de la plej ekzaltitaj anĝeloj... Baldaŭ Dio navigos sur vin Lia Arkeo, kaj manifestos la popolon de Bahá kiu estis menciitaj en la Libro de Nomoj."

Shoghi Effendi priskribis la epistolon kiel "la Ĉarto de la Mondaj Spiritaj kaj Administraj Centroj de la Kredo sur tiu monto" supozante ke tiu ĉi dokumento deklaras ke Monto Karmelo estus la fizika loko de la Bahaa Mondcentro. La du dokumentoj priskribitaj kiel ĉartoj de Shoghi Effendi inkludas la Epistoloj de la Dia Plano, kaj la "Volo kaj Testamento" de 'Abdu'l-Bahá.

Lawḥ-i-Aqdas (La Plej Sankta Epistolo)[redakti | redakti fonton]

Vidu la tekston en Esperanto ĉi-tie

La Lawḥ-i-Aqdas (ﻟﻮﺡ ﺍﻗﺪﺱ) aŭ Plej Sankta Epistolo, kelkfoje konata kiel la Epistolo al la Kristanoj, estis adresita al kredanto de kristana fono. En la Epistolo, Bahá'u'lláh proklamas Sian mesaĝon al kristanoj de la tuta mondo, kaj per klaraj terminoj deklaras ke Li estas tiu Patro kies alveno Jesuo Kristo promesis. Li diris: "La Patro estas veninta, kaj tio promesita al vi en la Regno estas plenumita!"

Bishárát (Bonaj Novaĵoj)[redakti | redakti fonton]

La Bishárát (ﺍﻟﺒﺸﺎﺭﺍﺕ) estas Epistolo kiu enhavas dekkvin sekcioj, ĉiu desegnita kiel bona novaĵo, kie Bahá'u'lláh donas instruojn kaj leĝojn. Diam la identeco de la persono al kiu tiu Epistolo estis adresita ne estas konata, Adib Taherzadeh skribas ke la sinteno de la eldiraĵoj tra la Epistolo indikas ke ĝi estis adresita al la homaro kaj ne specife al iu persono.

La dekkvin bonnovaĵoj estas:

  1. La abolicio de la leĝo de sankta milito. Bahá'u'lláh deklaras ke milito ne akordas kun la Bahaaj principoj de amo kaj unueco.
  2. La deklaro ke ĉiu devus konatiĝi kun ĉiuj popoloj de la mondo en spirito de amikeco, ne konsiderante rason aŭ religion.
  3. "Ho homoj! Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco."[1] (Bahá'u'lláh)
  4. Proponas ke registaroj de la mondo elektu internacian helplingvon.
  5. Ordonas ke oni servu monarĥojn kiuj protektas la deprimatajn.
  6. Admonas bahaanojn esti honestaj kaj veramaj al siaj registaroj.
  7. Koncernas la establon de la Malpli Granda Paco.
  8. Konfirmas ke vestaĵoj kaj vizaĝaj haroj estas la afero de ĉiu individuo.
  9. Malpermesas mallaboremecon nome de religio, farata de homoj kiuj volas praktiki asketisman vivon aj sekludi sin. Bahá'u'lláh ordonas ke ĉiu deveas labori por la plibonigo de la homaro.
  10. Malpermesas la konfesadon de pekoj, kiel faras kelkaj kristanaj eklezioj.
  11. Nuligas la leĝon pri la detruado de libroj. Tio ĉi rilatas al la konsilo de Báb en la Bayán ke oni detruu la librojn de la pasinteco.
  12. Permesas la studadon de tiuj artoj kaj sciencoj kiuj "kontribuus al la progresado kaj plibonigo de la homoj." Tio ĉi rilatas al kelkaj islamaj pastroj kiuj malpermesis la studadon de modernaj sciencoj.
  13. Ordonas al ĉiu okupiĝi en ia speco de profesio, kiel metio, kaj levigas tion al la rango de adorado.
  14. Skribas pri la devoj de la Universala Domo de Justeco kaj ke ili estas ŝarĝitaj kun la aferoj de ĉiuj homoj.
  15. Deklaras ke oni ne devas fari longajn vojaĝojn por viziti la restejojn de la mortintoj. Tio ĉi rilatas al la kutimo de islamanoj kiuj kredas ke tio ĉi kondukas al la pardonado de iliaj pekoj. Bahá'u'lláh diras anstataŭe ke la kosto de tiu vojaĝo devus esti ofertita al la Bahaa Fonduso. Dum Bahá'u'lláh malaprobas la specialajn longajn vojaĝojn por viziti la tombojn de la mortintoj, li deklaras ke ekzistas ia valoro en preĝado ĉe iliaj restejoj.
  16. Rekomendas konstitucia monarĥion kunigita kun reprezenta demokratio kiel pli bone ol respubliko.

Ṭarázát (Ornamaĵoj)[redakti | redakti fonton]

En la Ṭarázát (ﺍﻟﻄﺮﺍﺯﺍﺕ) Bahá'u'lláh rivelas kelkajn el Siaj instruoj kaj admonoj. La Epistolo konsistas el ses partoj, eĉ nomita ornamaĵo reprezentata karakteraĵojn kiu ĉiu persono devas havi. Bahá'u'lláh diras ke veramo kaj sincereco mankas en la mondo, kaj ke koruptado estas disvastigita. Li ankaŭ priskribas ĵurnalojn kiel la "spegulo de la mondo" kaj faras konsilojn por redaktistoj.

Proksime al la fino de la Epistolo, Bahá'u'lláh alvokas la babanojn kiuj malakceptis Lian pretendon esti "Tiu, Kiun Dio malkaŝos" (man yuẓhiruhu'lláh, arabe: من یظهر الله‎ ​, perse: مظهر کلّیه الهی‎ ​) kaj kiu anstataŭe sekvis Mírzá Yaḥyá, Lian duonfraton, kaj admonas ilin ne sekvi la instigojn de siaj propraj memoj kaj pasioj; li amplene admonas ilin reveni al la pado de Dio.

Tajallíyát (Brilegoj)[redakti | redakti fonton]

La Tajallíyát (ﺍﻟﺘﺠﻠﻴﺎﺕ) estis rivelita ĉirkaŭ 1885 kiam Bahá'u'lláh estis en la Domego de Bahjí, omaĝe al Ustád `Alí-Akbar, kiu estis unu el la kredantoj de la urbo de Jazdo (Yazd), kaj kiu desegnis la unuan Bahaan Adorejon en Ishqábád. La unuaj paĝoj de la epistolo estas verkitaj en la araba, kaj la restaĵo en la persa.

En la epistolo, Bahá'u'lláh klarigas la rangon de la Manifestiĝo de Dio kaj specife Sian propran mision. Li deklaras ke li enkondukis la Tagon de Dio, kaj ke neniu povas agnoski Dion krom pere de Li.

Kalimát-i-Firdawsíyyih (Vortoj de Paradizo)[redakti | redakti fonton]

La Kalimát-i-Firdawsíyyih (ﺍﻟﻜﻠﻤﺎﺕ ﺍﻟﻔﺮﺩﻭﺳﻴﺔ) estis rivelita de Bahá'u'lláh du jarojn antaŭ Sia morto, omaĝe al Sia fidelita disĉiplo Ḥájí Mírzá Ḥaydar-`Alí. La epistolo estas parte verkita en stilo kie la vortoj de Dio estas skribitaj sur dek foliojn.

Krom aliaĵoj, Bahá'u'lláh deklaras ke homoj estos ekzaltitaj per "honesteco, virtoj, saĝeco kaj sankta karaktero," kaj ke la timo de Dio estas sekura ŝirmejo por ĉiuj popoloj de la mondo. Li deklaras ke vivado en sekludo kaj asketismo ne estas permeseblaj, kaj ke anstataŭe oni devus laboradi por la plibonigo de la homaro; li instigas al karitato kaj la uzado de sciencoj kaj artoj por promocii la bonstaton de la homaro. Li plie skribas ke modereco estas inda en ĉiuj aferoj, kaj ke io ajn kiu preterpas ĝin estas fonto de malbono. Li ankaŭ skribas pri la graveco de la morala edukado de infanoj. Pli, li redeklaras la Oran Regulon:

"...se viaj okuloj estas turnitaj al justeco, elektu por via najbaro tion kion vi elektas por vi mem."

Li plie devigas al la reĝoj kaj regantoj de la mondo subteni religion, kaj devigas ke ĉiuj nacioj tenace kliniĝu al unueco, kiu kondukos al la bonstato de la homaro.

Li ankaŭ skribas pri la uzado de internacia helplingvo por antaŭenigi la unuecon de la homaro. Li deklaras ke la bazo de mondordo estas establita sur la ĝemelaj principoj de rekompenco kaj punado, kaj ke justeco estas la ĉefa ilo por promocii unuecon kaj kamaradecon inter homoj.

Rilate la Universala Domo de Justeco, li rajtigis siajn membrojn "konsiliĝi kune rilate tiujn aferojn kiuj ne estas evidente rivelitaj en la Libro" menciante ĝian leĝodonan aŭtoritaton kaj senerarecon en tiuj aferoj. Li ordonas la membrojn de la Universala Domo de Justeco "certigi la protektadon kaj ŝirmadon de viroj, virinoj kaj infanoj."

Lawḥ-i-Dunyá (Epistolo de la Mondo)[redakti | redakti fonton]

La Lawḥ-i-Dunyá (ﻟﻮﺡ ﺍﻟﺪﻧﻴﺎ) estis rivelit en Ĥajfo de Bahá'u'lláh, omaĝe al Áqá Mírzá Aqay-i-Afnán, kies patrino estis la fratino de la edzino de Báb. La epistolo estis mandonita al la filo de Áqá Mírzá Aqay-i-Afnán de Bahá'u'lláh mem. En la komenco de la epistolo, Bahá'u'lláh donacas siajn malavaraĵojn sur la Manoj de la Afero `Alí-Akbar kaj Kuratoro de Huqúqu'lláh, Amín kiuj estis enprizonigitaj en Qazvín. Bahá'u'lláh tiam rediras multajn el la Bahaaj instruoj kiujn Li rivelis en pasintaj epistoloj, kiel malligo de mondaj deziroj, vivado de virtoplena vivo, malpermeso al disputado kaj konflikto, kaj praktikado de ĝentileco inter aliaj.

Tiam, Bahá'u'lláh, proklamas kelkajn el Siaj instruoj kiuj celas la unuecon de la monda socio, kiel la establo de internacia helplingvo, la promocio de kamaradeco inter ĉiuj popoloj, la edukado de infanoj, la graveco de agrikulturo, kaj la establo de konstitucia registaro.

Ishráqát (Splendoroj)[redakti | redakti fonton]

La Ishráqát (ﺍﻻﺷﺮﺍﻗﺎﺕ) estis skribita de Bahá'u'lláh ĉirkaŭ 1885 dum Li estis en la Domego de Bahjí al Jalíl-i-Khú'í, kupristo kaj kredanto de Azerbajĝano (Ádhirbáyján) responde al la demandoj de Jalíl-i-Khú'í. La epistolo komencas en la araba kaj daŭras en la persa. La titolo, Ishráqát, kiu signifas en Esperanto "brilegojn," "radiantajn lumojn," aŭ "splendorojn," aludas al la splendoroj de la Revelacio de Bahá'u'lláh.

Bahá'u'lláh, en tiu epistolo, unue alvokas la babanojn agnoski Sian pretendon esti "Tiu, Kiun Dio malkaŝos", Persono kiu estis antaŭdirita de Báb. Li tiam klarigas la principon de la senerareco de la Manifestiĝoj de Dio, kaj diskutas la respondon de la homaro al novaj Manifestiĝoj de Dio kiam ili aperas kaj kial la homaro, ĝenerale, malakceptas novan Manifestiĝon de Dio. Bahá'u'lláh tiam diskutas diversajn profetaĵojn el antaŭaj religioj kiuj, laŭ Li, estas plenumitaj per Sia alveno. Li poste diskutas personajn virtojn kaj kondutojn, precipe justecon kaj fidindecon, kiujn ĉiuj Manifestiĝoj de Dio ordonis.

Li tiam listigas la naŭ splendorojn de Sia Revelacio:

  1. Tiuj kiuj regas devas havi profundan konsideron por religio, ĉar ĝi estas la perilo por homa prospero kaj progresado.
  2. La Malpli Granda Paco estas necesa por la trankvileco kaj antaŭeniro de la homaro.
  3. Ĉiuj devas sekvi la diajn ordonojn.
  4. La homaro devas montri rektan karakteron kaj fari agojn de servado.
  5. Registaroj devas regi per justeco kaj egaleco.
  6. Devas ekzisti internacian helplingvon kiu interligos la tutan homaron.
  7. Edukado havas elstaran gravecon.
  8. La Universala Domo de Justeco estas donita respondecojn por la bonstato de la homaro kaj leĝodonan aŭtoritaton por fari novajn kaj aŭtoritatajn legojn kiuj ne estas specife en Siaj skriboj.
  9. La celo de religio estas establi unuecon kaj konkordon inter a homaro. La homaro devas sekvi la instruojn kiujn Dio sendis.

Bahá'u'lláh eksplicite deklaras ke la oka Ishráq estas aldonaĵo al la Kitáb-i-Aqdas. Li ankaŭ antaŭdiras la transiro de Jalíl-i-Khú'í el la Interligo, kiu okazis post la forpaso de Bahá'u'lláh.

Lawḥ-i-Ḥikmat (Epistolo de Saĝeco)[redakti | redakti fonton]

La Epistolo de Saĝeco (ﻟﻮﺡ ﺍﻟﺤﻜﻤﺔ) estis adresita al Áqá Muḥammad, elstara kredanto el la urbo de Qá'in, kiu estis nomita Nabíl-i-Akbar. En la abĝada signaro, la nomo Muḥammad havas la saman numeron kiel Nabíl. Bahá'u'lláh verkis la Epistolon dum Siaj lastaj jaroj en Akko kaj la Epistolo konsilas rilate individuan konduton, eksplikas la bazajn kredojn de kelkaj filozofoj el antikva Grekio, kaj skribas pri la fundamentoj de vera filozofio.

Aṣl-i-Kullu'l-Khayr (Vortoj de Saĝeco)[redakti | redakti fonton]

La Vortoj de Saĝeco (أﺻﻞ ﻛﻞ ﺍﻟﺨﻴﺮ) estas relative mallonge epistolo enhavante nur tri paĝojn. Esplorado indikis ke gi vere estis rivelita antaŭ la Kitáb-i-Aqdas sed, almenaŭ nun, estas daŭre eldonata. Per serio de mallongaj aforismoj, ĝi priskribas la esencon de saĝeco, amo, religio kaj malligiteco. Unu el la citaĵoj el tiu ĉi Epistolo, "La fonto de ĉia klero estas la scio pri Dio, plej altigita estu Lia Gloro"[2] estis elektita de Shoghi Effendi ornami unu el la pordoj de la Bahaa Adorejo en Wilmette, Illinois.

Lawḥ-i-Maqṣúd (Epistolo al Maqṣúd)[redakti | redakti fonton]

Pro respektemo, bahaanoj, anstataŭ adresi Bahá'u'lláh-on rekte, skribis al Lia sekretario, Mírzá Áqá Ján. La respondo estus en la formo de letero de Mírzá Áqá Ján citante vortojn de Bahá'u'lláh, sed fakte, estus diktita plenplene de Bahá'u'lláh. Tiel ĉiuj partoj de la epistolo, eĉ tiuj ŝajne de Mírzá Áqá Ján mem, estas sankta skribaĵo de Bahá'u'lláh. La Epistolo al Maqṣúd (ﻟﻮﺡ ﺍﻟﻤﻘﺼﻮﺩ) estas en tiu ĉi formo. Ĝi estis adresita al Mírzá Maqṣúd, unu el la fruaj kredantoj tiam vivanta en Damasko kaj Jerusalemo.

Súriy-i-Vafá (Epistolo al Vafá)[redakti | redakti fonton]

La Súriy-i-Vafá (ﺳﻮﺭﺓ ﺍﻟﻮﻓﺎ) estis skribita al Shaykh Muḥammad Ḥusayn, unu el la fruaj kredantoj de Ŝirazo (Shíráz), nomita Vafá (Fideleco) de Bahá'u'lláh. La epistolo estis verkita kiam Bahá'u'lláh estis en Akko, kaj estis respondo al kelkaj demandoj de Shaykh Muḥammad Ḥusayn. En la epistolo, Bahá'u'lláh mencias la grandegecon kaj senlimecon de la spiritaj mondoj.

Lawḥ-i-Siyyid-i-Mihdíy-i-Dahají (Epistolo al Siyyid Mihdíy-i-Dahají)[redakti | redakti fonton]

En la Epistolo al Siyyid Mihdíy-i-Dahají (ﻟﻮﺡ ﺍﻟﺴﻴﺪ ﻣﻬﺪﻱ ﺩﻫﺠﻲ), Bahá'u'lláh skribas al Siyyid Mihdíy-i-Dahají, kiu pli post rompis la Interligon. Bahá'u'lláh emfazas la gravecon de servado al la Bahaa afero, kaj instruadon de la Kredo al aliuloj. Li klarigas la potencon de pura kaj senmakula koro influi ies vortojn kaj efiki iun, kaj petas ke homoj parkerigu pecojn el la Sanktaj Skriboj kaj uzu ilin dum sia interparolado. Li ankaŭ avertas kontraŭ divido kaj malakordo inter homoj.

Lawḥ-i-Burhán (Epistolo de la Pruvo)[redakti | redakti fonton]

La Epistolo de la Pruvo (ﻟﻮﺡ ﺍﻟﺒﺮﻫﺎﻥ) estis skribita post la martireco de la Reĝo de Martiroj kaj Amato de Martiroj, kaj estis adresita al Shaykh Muḥammad Báqir, denuncita de Bahá'u'lláh kiel la "Vulpo". En tiu ĉi epistolo Bahá'u'lláh mencias Mír Muḥammad Ḥusayn, la Imám Jum'ih de Esfahano (Isṣfáhán), nomita la "Serpentino", kiu estis la komplico de Shaykh Muḥammad Báqir en la persekutado de bahaanoj. La Epistolo al la Filo de la Lupo adresas la filon de Shaykh Muḥammad Báqir.

Kitáb-i-`Ahd (Libro de la Interligo)[redakti | redakti fonton]

La Kitáb-i-`Ahd (ﻛﺘﺎﺏ ﻋﻬﺪﻱ laŭvorte "Libro de Mia Interligo") estas la Volo kaj Testamento de Bahá'u'lláh, kiel Li elektas 'Abdu'l-Bahá-on kiel Sian posteulon. Kvankam la Epistolo de la Branĉo, verkita en Adrianopola periodo klare montras la altan rangon de "la Branĉo de Sankteco" kaj la Kitáb-i-Aqdas specife ordonis, ke tiu grado signifas ian regadon en la Bahaa komunumo post la forpaso de Bahá'u'lláh, estas nur post la malsigelado de Kitáb-i-`Ahd post la forpaso de Bahá'u'lláh, ke estis konfirmite. ke la Branĉo menciita ja estis 'Abdu'l-Bahá.

Lawḥ-i-Arḍ-i-Bá (Epistolo de la Lando de Bá)[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh verkis la Epistolo de la Lando de Bá (ﻟﻮﺡ ﺍﺭﺽ ﺍﻟﺒﺎء) okaze de la vizito de 'Abdu'l-Bahá al Bejruto, kiu estas menciita kiel la "Lando de Bá". En la epistolo, Bahá'u'lláh laŭdas la rangon de la Mastro kaj Plej Granda Branĉo, 'Abdu'l-Bahá.

Eltiraĵoj el Aliaj Epistoloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi porcio de la kolekto de Epistoloj de Bahá'u'lláh, partoj de pliaj epistoloj de Bahá'u'lláh estas inkluditaj. Kelkaj temoj diskutitaj en tiu ĉi sekcio inkludas, ke Dio povas esti konata nur pere de la Manifestiĝoj de Dio, ke la homaro devus esti malligita de mem-glorado, kaj anstataŭe devus sekvi la instruojn de Bahá'u'lláh.


Noto: Ĉiuj Esperanto-tradukoj de citaĵoj kaj tekstoj ĉi tie donitaj estas provizoraj.