Epistoloj de Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epistoloj de Paŭlo estas grupo de libroj de Nova testamento atribuitaj al Sankta Paŭlo kaj liaj kunuloj. La leteroj de Paŭlo estas konsiderataj en la „Kanono”, tial super ĉia kritiko, kun nediskutindaj aŭtoritato de ĉiuj ĉefaj kristanaj eklezioj. La leteroj de Paŭlo kompletigas laAgoj de la apostoloj kaj, tre eble, estas la unuaj kristanaj skribaĵoj. Oni pensas ke unua skribaĵo de Paŭlo estis la Epistolo al la Galatoj.

Epistoloj de Paŭlo estas dividita tradicie en du grupoj: Ekleziaj Leteroj kaj Paŝtistaj (aŭ pastoraj) Leteroj. Ekleziaj leteroj estas adresitaj al tiamaj kristanaj grupoj laŭ tradicia ordo:


Al tiu grupo, tradicie, oni aldonis la Epistolo al la Hebreoj, sed hodiaŭa kritiko ne plu atribuas ĝin al li.

Paŝtistaj (aŭ pastoraj) leteroj estis senditaj persone al episkopoj de skolo de Paŭlo. Kaj estas:


  • 1 Timoteo (ΠΡΟΣ ΤΙΜΟΘΕΟΝ Α΄);
  • 2 Timoteo (ΠΡΟΣ ΤΙΜΟΘΕΟΝ Β΄);
  • Tito (ΠΡΟΣ ΤΙΤΟΝ);

Krom tiuj du grupoj, ankaŭ estis la preskaŭ persona Epistolo al Filemon (ΠΡΟΣ ΦΙΛΗΜΟΝΑ), la plej malgranda livro de Biblio.