Epitafo de Seikilos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La epitafo de Seikilos estas fama pro tio, ke ĝi estas la plej malnova ekzemplo de plena muzika komponaĵo el kie ajn en la okcidenta mondo. Antikvan grekan melodion oni trovis ĉifrita sur tomboŝtono, apud Aidin, Turkio (ne malproksime de Efeso). Sur la tomboŝtono estis ankaŭ indiko, ke ĝin verkis unu Seikilos, por sia edzino, kiu supozeble entombiĝis tie.

Tradukite en modernan muzikan notacion, la melodio similas al jeno:

La melodio de la epitafo de Seikilos
Dosiero:Seikilos.mid

Jen estas la vortoj, kiujn oni kantas kun la melodio:

Ὅσον ζῇς φαίνου
μηδὲν ὅλως σὺ λυποὺ·
πρὸς ὀλίγου ἐστὶ τὸ ζῆν.
τὸ τέλος ὁ χρόνος ἀπαιτεῖ.

Tradukite:

Dum vi vivas, brilu
kaj neniel afliktiĝu:
ĉar mallonga estas la vivo.
La aspirojn Tempo rabas.

La traduko de Antandrus estas pli libera. Retradukite en Esperanton, ĝi tekstus:

Dum vi vivas, dancu kaj kantu, ĝoju:
ĉar la vivo estas mallonga,
kaj Tempo forportas sian akiraĵon.

La trovaĵon oni datigis diverse de ĉirkaŭ -200 ĝis ĉirkaŭ 100. Kvankam pli malnova okcidenta muziko kun notacio ekzistas (ekz. la Delfaj Himnoj), ĉio ĉi konsistas el fragmentoj; la epitafo de Seikilos estas unika laŭ tio, ke ĝi estas kompleta, kvankam mallonga, komponaĵo.