Epitelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Specoj de epitelio

Epitelio (epithelium) estas histo, konsistanta el dense lokitaj ĉeletoj. Ĝi kovras ĉe la animaloj la eksteran surfacon kaj la internajn kavaĵojn (mukozoj). (La samfunkcian histon ĉe la plantoj oni nomas epidermo).

El la epitelio devenas (elformiĝas dum la ontogenezo per enkreskoj aŭ elkreskoj) ekz. la nerva sistemo, surfacoj de la sensaj organoj, diversaj glandoj, la haro, la ungoj kaj aliaj korpoestaĵoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉeloj de la epitelio estas bone identigeblaj per mikroskopo: ili havas fortan formolinion, grandan rondforman aŭ elipsoidan ĉelkrenon, ĉelplasmon kun abunde grajnetita.

La epitelio povas esti - laŭ funkcio - kovra, absorba aŭ glanda epitelio. El ĝi povas kreski diversaĵoj (haro, ungo, kavkorno) kaj ĝi povas produkti kemiaĵojn (ekz. keraton) – tiukaze la ĉeloj modifiĝas. La epitelio povas enteni grasgutojn, diversajn grajnetojn, proteinon, mucinon, likvaĵ-entenajn grajnetojn kaj glikogenon. La tipa absorba epitelio englutas kompletajn materialgrajnetojn. La ĉeloj de la granda epitelio produktas specifajn materialojn kaj rezervas ilin ĝis foruzo (ekz. grason en la sebaj kaj mamaj glandoj, diversajn enzimojn en la salivaj kaj stomakaj glandoj, sekreciaĵojn en la rena epitelio.

La formo de la epiteliaj ĉeloj povas esti: cilindra, kuba, plata (skvama), neregula kaj eĉ cilia. La epitelio povas konsisti el unu ĉeltavolo (en la stomako, intestaro) aŭ el pluraj, kiel ekstera surfaco de la haŭto.

Cilindra epitelio kovras la digestan sistemon de la ezofaga fino ĝis la komenco de la rektumo; elkondukan tubon de multaj glandoj. Kuba epitelio troviĝas en parto de glandoj kaj duktoj (ekz. reno), en la mezorelo kaj en la cerbo. Plata epiteliaj ĉeloj kovras la aerveziketojn de la pulmo, la glomerulojn de la reno, ujon de la reno.

Oni trovas cilian epitelion en certaj partoj de la trakeo, bronko nazkavo, surfaco de la utero, ovodukto, spermodukto, epididimo.

Ĉe la plej simplaj organismoj, el la surfaco de la epitelio elstariĝas flagelo (flagellum).

La plurtavolaj epitelioj havas la sekvajn tipojn: plurtavola plata kaj cilindra epitelio, plurtavola cilia epitelio, transira epitelio.

La plurtavolaj epitelioj de la haŭto kaj de la mukomembrano (ekz. buŝo, ezofago, anuso, konekta histo, vagino) havas platajn suprajn ĉelojn, meze neregulajn poliedrojn, sube kubajn aŭ cilindrajn ĉelojn. Tia epitelio kovras tiujn lokojn, kie la frotado daŭre forigas ĉelojn. Tiam elsube estiĝas novaj ĉeloj.

Oni povas trovi plurtavolan cilian epitelion ĉe partoj de la spirduktoj, spermodukto, epididimo. Ĉe tiu tipo, la supraj ĉeloj estas cilindraj kaj entenas ciliojn. La urinan vezikon kovras interne transira epitelio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]