Epsilono Eridana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epsilono Eridana
Stelo
Oranĝkolora nano • astrofizika iksradia fonto • varia stelo • rotacia varia stelo • varia stelo de tipo BY de Drako • infraruĝa fonto • stelo de granda propra movo • stelo • duobla stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duopa stelo
Speco Oranĝkolora nana stelo
Aliaj nomoj Gliese 144, HD 22049, HIP 16537
Situo
Konstelacio Eridano
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
3h 32m 55.8s
-9° 27' 29.7"
J2000.0
Distanco el sunsistemo 10,54 lumjaroj
Planedaro Jes
Fizikaj ecoj
Diametro 480 000 km vd
Radiuso 0,84 sunradiusoj
Maso 0,85 sunmasoj
Lumeco 0,28 sunlumecoj
Metalenhavo 49-65% rilate al Suno
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 4900 K
Observaj ecoj
Spektroklaso K2 V
Absoluta magnitudo 6,18
Videbla magnitudo 3,72
Paralakso 310,75 ± 0,85 mas
Moviĝo
- Rekta ascensio
- Deklinacio
 
-976,44 mas/j
17,97 mas/j
Radia rapido 15 km/s
vdr

Epsilono Eridana (latine ε Eridani, mallonge ε Eri) estas duopa stelo kiu situas en la konstelacio Eridano, kaj ĝi situas proksimume 10,5 lumjarojn de la sunsistemo. El la videblaj steloj en la tera ĉielo, ĝi estas la tria plej proksima.

Epsilono Eridana estas tre juna stelo - malpli da unu miliardo da jaroj - kaj ĝi havas malpli grandan mason ol la Suno.

En la jaro 2000, teamo da astrosciencistoj estrata de Artie Hatzes oficiale anoncis la malkovron de planedo ĉirkaŭ Epsilono Eridana. La gasgiganto ricevis la nomon Epsilono Eridana b. Ĝi ŝajne ĉirkaŭorbitas la stelon kun periodo je 7 jaroj, kaj la averaĝa distanco ekde la stelo estas 3,4 au, kio egalas 505 milionojn da kilometroj.

La sistemo ankaŭ konsistas el du asteroidaj zonoj, je distanco je 3 kaj 20 au ekde la stelo.