Eragrostido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eragrosto
Eragrostis cummingii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Kloridoidoj Chloridoideae
Tribo: Eragrostideae
Eragrostis
Wolf[1]
Sinonimoj

Boriskellera Terechov
Erochloe Raf.
Erosion Lunell
Exagrostis Steud., nom. inval.
Macroblepharus Phil.
Psilantha (K.Koch) Tzvelev
Roshevitzia Tzvelev
Triphlebia Stapf
Vilfagrostis Döll, nom. inval.[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eragrostis atropioides floroj
Eragrostis curvula
Eragrostis minor
Eragrostis variabilis

La eragrosto (Eragrostis)[2] estas genro en la familio de la poacoj kaj la tipo-genro de la tribo Eragrostideae. La nomo de la genro derivas de la grekaj vortoj ερως (eros), signifanta "amo", kaj αγρωστις (agrostis), signifanta "greso" [3].

Priskribo

Kelkaj estas dissemataj per pasantaj bestoj; la hokoj de la grajnoj kroĉas al felo aŭ hararo, aŭ al vestaĵoj. Aliaj estas vente aŭ gravite dissemataj. Pluraj herbovoruloj nutriĝas surbaze de eragrosto, inkluzive de senvertebruloj kiel la raŭpoj de Poanes zabulon (hesperioedoj) kaj vertebruloj. La formortinta blua hipotrago (Hippotragus leucophaeus) estis konata por paŝtigi tiujn gresojn. La densaj faskoj de tiuj herboj ankaŭ disponigas kovron por malgrandaj bestoj kiaj ekzemple la malofta botera ajmofilo (Aimophila botterii); eragrosto povas esti grundkovraĵo de decida graveco sur oceanaj insuloj kiaj Lajsano, kie aliaj plantoj estas maloftaj.

Uzado

Ili povas esti utiligataj kiel brutarofuraĝo. La semoj ŝajnas havi ekstreme altan nutrovaloron por iuj bestospecioj, sed ili ankaŭ estas ekstreme malgrandegaj kaj kolekti ilin por manĝaĵo estas maloportuna kaj ne kutime farita.

Rimarkinda escepto estas tef-eragrosto (E. tef), uzata por fari la plej multajn el la tradiciaj panoj de Korno de Afriko kiaj etiopa injera kaj somala laksoks. Ĝi estas kultivaĵo de komerca graveco. E. clelandii kaj E. tremula estas registritaj kiel malsategomanĝaĵoj en Aŭstralio kaj Ĉado, respektive [4].

Aliaj specioj, ekzemple E. amabilis, estas utiligataj kiel ornamplantoj. E. cynosuroides estas uzata en la puja-ritoj en la hindutemplo ĉe Karighatta (Karnatako). E. bahiensis estas konata kiel hiperakumulilo de Cezio-137 kaj povas esti kreskigata por forigi tiujn altagrade toksajn kaj radioaktivajn atomojn de la medio. E. curvula estas plantita grandskale por kontraŭbatali grunderozion.

Kelkaj specioj

Antaŭe metitaj ĉi tie

Referencoj

  1. 1,0 1,1 angle Genus: Eragrostis Wolf. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (1999-03-09). Alirita 2011-02-25.
  2. Eragrosto (Itis)
  3. angle Quattrocchi, Umberto. (2006) CRC World Dictionary of Grasses II E-O. CRC Press. ISBN 978-0-8493-1303-5.
  4. angle Freedman, Robert (1998): Famine Foods - Poaceae or Graminae. Version of 6 March 1998. Retrieved 12 November 2007.
  5. Havajaj tropikaj altaĵaj arbedaroj
  6. Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj
  7. 7,0 7,1 GRIN Species Records of Eragrostis. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture. Alirita 2011-02-25.