Erasmo de Roterdamo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erasmo, pentrita de Hans Holbein la malpliaĝa
Tiu ĉi artikolo temas pri la renesanca humanismo. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Erasmus.

Erasmo, pli precize Erasmo de Roterdamo (lat. Desiderius Erasmus, propranome Gerhard Gerhards) (naskiĝis la 28-an de oktobro 14651467 - mortis la 12-an de julio 1536) estis nederlanda pensulo, sciencisto kaj verkisto, la plej granda renesanca humanisto.

Informo pri lia frua vivo venas el malprecizaj aludoj en liaj verkoj. Preskaŭ certe liaj gepatroj ne estis laŭleĝe geedziĝintaj. Lia patro, Roger Gerhards, poste iĝis pastro, kaj deĵoris kiel subpastro en Gouda. Oni scias malmulton pri lia patrino. Ŝi nomiĝis Margaret, kaj estis filino de kuracisto. Post la morto de siaj gepatroj en 1483 li ricevis bonan edukadon en kelkaj monaĥaj aŭ duonmonaĥaj lernejoj, plej grave en lernejoj de La Fratoj de la Komuna Vivo, kie lin inspiris la graveco de persona interrilato kun la Dio. Tamen, li malakceptis la severajn regulojn kaj metodojn de la instruantoj.

Li travojaĝis la tutan Eŭropon, fine li ekloĝis en Basel. Lia verkado estis kritika - li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn -, korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al Reformacio, ne al kreado de novaj eklezioj. Literature li famiĝis per sia latinlingva Laŭdo de l' stulteco, verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. En 1499, kiam li estis en Anglujo, forte impresis lin la pribiblia instruado de John Colet. Tio instigis lin studi la grekan lingvon por ke li pli profunde studu teologion.Grava estis lia kritika eldono de Nova testamento. Lia doktrino estas konata kiel Erasmismo.

[redakti] Verkoj

  • Adagia (Proverboj, 1500)
  • Moriae encomium, id estas Stultitiae laus (Laŭdo de l' stulteco, 1509)
  • Colloquia familiaria (Familiaraj interparoloj, 1525)
  • Dialogus de recta latini graecique sermonis pronuntatione (Dialogo sur la korekta prononco de la latina kaj de la greka, 1528)

[redakti] En Esperanto aperis

[redakti] Eksteraj ligoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj