Erazmus Gyula Nyárády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erasmus Gyula Nyárády)
Erazmus Gyula Nyárády
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1881 (1881-04-07)
en Ungheni, Transilvanio
Morto 10-an de junio 1966 (1966-06-10) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Infano Antal Nyárády
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

NYÁRÁDY Erasmus Gyula (njaradi) estis rumanuja hungara botanikisto. Li naskiĝis en Nyárádtő la 7-an de aprilo 1881 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de junio 1966. Li estis la patro de botanikisto Antal Nyárády

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erazmus Gyula Nyárády la malsuprajn klasojn de gimnazio finis en Marosvásárhely kaj li diplomitiĝis en la porinstruista instituto de Kolozsvár (1900), poste en Tanárképző Főiskola de Budapeŝto li akiris diplomon pri biologio-geografio (1904). Li instruis en gimnazio de Késmárk kaj publikis en Botanikai Közlemények, Magyar Botanikai Lapok. Li estis kunulaŭtoro de lernolibro Természetrajz (1909). Je lia peto oni translokigis lin en 1911 al Marosvásárhely. Ekde 1922 al invito de Alexandru Borza li iĝis la muzeologo de La Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca. Inter 1940 kaj 1944 aperis lia ĉefverko kun Rezső Soó en 9 kajeroj Kolozsvár és környékének flórája (Flaŭro de Koloĵvaro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo). En 1942 oni pensiigis lin, sed li ne ĉesis sian laboron. En 1948 oni elektis lin ano de Rumana Akademio kaj oni komisiis lin pri la gvidado de laborkomunumo por esplori la flaŭron de Rumanio. Pli ol duono de la nombro de titolartikoloj en la 13 voluma Flora R.P.R.-R.S.R estis lia laboro. Li malkovris la genrojn Triplopetalum genus (1925) kaj Pietrosia (hodiaŭ Andryla) (1963), plue 119 novajn specojn, plurajn novajn subspecojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Marosvásárhely és környékén élő tavaszi és nyáreleji növények meghatározó könyve (Mv. 1914).
  • Növénytan biológiai alapon. Kv. 1922).
  • A Torda-hasadék. Monografikus ismertetés, 1937.
  • A Torda-hasadék nevezetesebb látnivalójának rövid ismertetése, 1938.
  • Flora şi vegetaţia Munţilor Retezat, 1958.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]