Eratosteno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eratosteno (Ερατοσθένης)

Eratosteno (greke: Ερατοσθένης, Eratosthénês; naskiĝis ĉirkaŭ -276 en Aleksandrio, Egiptio; mortis ĉirkaŭ -194) estis greka astronomo, geografo, filozofo kaj matematikisto.

Li iĝis bibliotekestro de la Biblioteko de Aleksandrio ĉirkaŭ -230 laŭ peto de Ptolemeo la 3-a, faraono de Egiptio.

Pasia astronomo, blindiĝinte li lasis sin morti per malsato, ĉar li ne plu povis admiri la stelojn.[1].

La asteroido 3251 Eratosteno portas lian nomon.

Enhavo

Ĉirkaŭmezuro de la tero [redakti]

Eratosteno en la jaro 225 kalkulis la ĉirkaŭmezuron de la tero.

Lia metodo [redakti]

Kalkulo de la ĉirkaŭmezuro de la Tero

Eratosteno sciis, ke ĉiujare je la 21-an de junio en Syene (nuntempe Asuan) la suno staras tagmeze ekzakte vertikale. Por unu momento tie la suno lumigis ĝis la grundo de la vilaĝa puto. En Aleksandrio, 800 km pli norde, li mezuris la angulon de la sunradioj kiel 1/50 de tuta cirklo devianta de la vertikala, kio estas 7,2 gradoj. Se 1/50 de cirklo estas 800 km, la tuta cirklo, do la ĉirkaŭmezuro de la Tero estas 50 foje 800 = 40 000 km. Li mezuris kaj raportis per la tiam kutima mezurunuo "stadio".

Pliaj desegnoj pri la metodo troviĝas en la ekstera ligilo menciita sube. En ĝi fig.3 donas la plej bonan klarigon. La angulon α (7,2 gradoj) li povis mezuri per instrumento, sed pli simple li povis kalkuli ĝin, se li mezuris la altecon de alta domo kaj la distancon de ties ombro de la vertikala muro sur la grundo.

Komento pri la maldekstra bildo: en ĝi bedaŭrinde ne estas klare indikita, ke inter la punktoj 1 kaj 2 estas la sama angulo α = 7,2 gradoj.

Precizo kaj bazoj [redakti]

Lia kalkulo estis tre preciza, malpli ol 10% neekzakta. Tiutempe anguloj ne povis esti mezuritaj tre ekzakte, kaj ankaŭ la distanco inter Syene kaj Aleksandrio certe ne estis konata tre ekzakte.

La kalkulo baziĝas sur du supozoj:

  • la tero estas globo, ne disko
  • la suno estas en tre granda distanco de la tero, tial la sunradioj al Syene kaj al Aleksandrio alvenas paralelaj.

Mezuriloj [redakti]

En aliaj lingvaj versioj de tiu ĉi artikolo, i.a. en la germana, estas skribita pri mezuriloj. La germana teksto diras, ke Eratosteno starigis gnomonojn en Syene kaj en Aleksandrio por mezuri.

Gnomono en Syene?

Tre certe ne. Kial? Syene ja estis konata kiel la loko, kie unufoje dum la jaro la suno staris ekzakte vertikale. Ĉiu sciis tion, inkluzive Eratosteno, do tie li ne bezonis mezuradon.

Gnomono en Aleksandrio?

Eble. Eble estis obelisko en Aleksandrio (kun konata alteco), kies ombron li povis mezuri dum la tagmezo. Alia ebleco: Li mezuris la altecon de sia domo kaj la longecon de ties ombro je tagmezo de tiu tago.

La scio de Kolumbo [redakti]

1700 jarojn pli poste, kiam Kolumbo planis vojaĝi al Hindio per la okcidenta vojo, gravis scii, kiom longa estas la distanco. Laŭ la raportoj li supozis ege tro mallongan distancon. Ŝajnas, ke oni tute forgesis la metodon de Eratosteno.
Sed efike tiu nescio favoris lian vojaĝon. Se li estus sciinta, ke la distanco estis preskaŭ duobla, li verŝajne ne estus kuraĝinta vojaĝi. Aŭ la hispana reĝino ne estus kuraĝinta riski la financadon de la vojaĝo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

En tiu vidu bildon 3, en kiu la angulo α estas klare videbla.

Referencoj [redakti]

  1. Dictionnaire universel d'histoire et de géographie (Bouillet et Chassang)