Erbach (Odenwald)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erbach
Blazono
Erbach (Odenwald) (Germanio)
Erbach (Odenwald) (Germanio)
DEC

Map

ĉefurbo de distrikto en Germanio • rezidejo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro distriktaro Darmstadt
Distrikto distrikto Odenwald
Urborajtoj jes
Telefona antaŭkodo 06062
Poŝtkodo 64711
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala Municipokodo 06437006
Politiko
Komunumestro Peter Traub (senpartia)
Adreso de la administrejo Neckarstr. 3
64711 Erbach
Demografio
Loĝantaro 13977 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 39′ N, 9° 0′ O (mapo)49.6569444444448.9930555555556Koordinatoj: 49° 39′ N, 9° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 250 m
Areo 62,67 km²
Oficiala retejo http://www.erbach.de/
vdr

Erbach estas historioplena urbeto en centra Germanio - en triangulo inter la urboj Darmstadt nordokcidente, Aschaffenburg nordoriente kaj Heidelberg sudokcidente. Fine de la jaro 2022 ĝi havis 13977 loĝantojn. La urbo estas la administra sidejo de la distrikto Odenwald kaj situas en la distriktaro Darmstadt de la federacia lando Hesio.

Trabfakaj domo ĉe rivereto Mümling


Ĉiuflanke ĉirkaŭas ĝin la arbaroriĉaj montoj de la mezmontaro Odenwald. La same historia najbara urbeto Michelstadt troviĝas norde en distanco de malpli ol du kilometroj.

Divido[redakti | redakti fonton]

La komunumo konsistas el la 12 partoj

urboparto areo loĝantoj notoj
Bullau 9,98 km² 410 kun la vilaĝeto Eutergund
Dorf-Erbach 4,08 km² 1.610 kun la vilaĝeto Habermannskreuz
Ebersberg 3,59 km² 250
Elsbach 3,01 km² 120
Erbach 10,89 km² 8.410 kun la vilaĝeto Roßbach
Erbuch 130
Erlenbach 4,28 km² 900
Ernsbach 110
Günterfürst 4,08 km² 760
Haisterbach 5,88 km² 420 kun la vilaĝeto Marbach
Lauerbach 2,27 km² 400
Schönnen 5,53 km² 320

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Erbach havas pitoreskan malnovan urbon kun multaj mezepokaj trabfakaj domoj. Speciale menciindas la

Kastelo de la grafoj de Erbach-Erbach[redakti | redakti fonton]

Kastelo Erbach

La malnova grafa kastelo de Erbach fakte estas trabfaka, kaj impona malfrubaroka fasado nur dum la unuaj jaroj de la 20a jarcento aldoniĝis - la fasado konsistas el papermaĉaĵo, ligno kaj metalo kaj nur ŝajnigas ŝtonaron. En la kastelo troviĝas valoregaj kolektaĵoj de artefaktoj, komencantaj dum la romia epoko ĝis la 19-a jarcento. - Belaj civitanaj domoj kadrigas la placon antaŭ la kastelo, kiun supervidas statuo de la lasta reganta grafo de Erbach, Franz la Unua, kaj vidalvide de la kastela konstruaĵo estas same malfrubaroka oranĝejo kaj kastela parko. Dum 2005 la registaro de la federacia lando Hesio aĉetis la kastelon kaj la kolektaĵojn de la grafa familio Erbach-Erbach kontraŭ 13 milionoj da Eŭroj; la plej apuda etaĵo de la kastelo restis posedaĵo kaj loĝejo de la grafa familio.

Ĉevala kurejo kaj foirejo[redakti | redakti fonton]

Iom oriente de la urbocentro troviĝas ĉevala kurejo kaj foirejo, sur kiu dum junio okazas la popola festo Wiesenmarkt [Viznmakt]. Ankoraŭ meze de la 20a jarcento ĝi estis grava merkato por bovoj kaj ĉevaloj, nun dominas relative kostaj amuziloj. Tamen dum la cetera jaro kompreneble ankaŭ aliaj aranĝoj okazas tie, lastatempe ekzemple historieca mezepoka merkato.

Eburo en Erbach[redakti | redakti fonton]

Franz la Unua, la lasta reganta grafo de Erbach (1754-1823), tre subtenis la skulptadon el eburo, kaj allogis multajn skulptistojn loĝi kaj labori en la urbo, ankaŭ dum la postaj jarcentoj. Dum 1966 malfermiĝis ebura artomuzeo en Erbach, kiu estas unika en Eŭropo. En la urbo daŭre eblas spekti lokajn artistojn dum skulpado de eburo, eĉ se dum la lastaj jardekoj kornoj de aliaj bestoj pli kaj pli anstataŭigis la elefantan eburon, ekde 1989 komplete.

Por familioj[redakti | redakti fonton]

Dum somero, kompreneble eblas travagi la vastajn arbarojn ĉirkaŭ la urbo. En la valo Brudergrund tri kilometrojn okcidente de la urbocentro ekzistas senkosta bestoparko, kie spekteblas cervoj, aproj kaj aliaj lokaj arbaraj bestoj. En la valo, eblas bone bicikli aŭ rulsketi sur la ebenaj vojoj paralelaj al la rivereto Mümling. Al banado invitas la loka subĉiela banejo Alexanderbad, sed ankaŭ ok kilometrojn sude de la urbocentro la artefarita lago Marbachstausee [Mabaĥŝtaŭze] - la akvo puras, ĉe la bordo estas vastaj herbejoj por kuŝado, kaj ankaŭ tie ĉi neniu postulas enirprezon. Krome en Michelstadt-Würzberg, oriente de la urbocentro de Erbach, ekzistas aventura grimpejo. Dum vintro, en Michelstadt, du kilometrojn de Erbach, ekzistas hala banejo kaj granda subtegmenta infana ludejo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]